Vinicius de Moraes

Marcus Vinicius da Cruz de Mello Moraes, aŭ Vinicius de Moraes, (naskiĝis la 19-an de oktobro 1913 en Rio de Janeiro, Brazilo; mortis la 9-an de julio 1980 en la kvartalo Gávea de Rio de Janeiro, Brazilo) estis diplomato, ĵurnalisto kaj precpe kantaŭtoro brazila.

Vinicius de Moraes
Persona informo
Vinícius de Moraes
Naskonomo Marcus Vinicius da Cruz e Mello Moraes
Naskiĝo 19-an de oktobro 1913 (1913-10-19)
en Rio-de-Ĵanejro
Morto 9-an de julio 1980 (1980-07-09) (66-jaraĝa)
en Rio-de-Ĵanejro
Lingvoj portugalabrazilportugalaangla vd
Ŝtataneco Brazilo vd
Alma mater Ŝtata Universitato de Riodeĵanejro • Kolegio Magdaleno • St. Ignatius College vd
Subskribo Vinicius de Moraes
Familio
Edz(in)o Tati de Moraes vd
Profesio
Okupo poeto • kantistokomponistoĵurnalistodiplomato • raportisto • verkisto • ĵazmuzikisto • scenaristokantoverkisto • diskografa artisto vd
Aktiva dum 1955– vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Vinícius de Moraes
Vinícius de Moraes
Karikaturo pri Vinicius de Moraes

Vivo redakti

Vinícius de Moraes Poeto esence estis lirikisto, (portugallingva karesnomo: "Poetinha", do "Poeteto" esperante). Li eminentuliĝis per siaj sonetoj, poeta formo kiu en Brazilo estis preskaŭ sinonimo de lia nomo. Liaj poemoj kaj aliaj tekstoj famigis lin en Sudameriko. En 1956 surscenejiĝis lia dramo Orfeu do Carnaval, kiu servis kiel modelo por la filmo Orfeu Negro de Marcel Camus. La scenaron de Moraes ankaŭ kunverkis.[1]

Lia verkaro estas vasta kaj ĉirkaŭprenas literaturon, teatron, kinon kaj muzikon. En la muzika kampo, Vinícius de Moraes kunlaboris kun Tom Jobim, Toquinho, Baden Powell kaj Carlos Lira. De Vinícius de Moraes devenas la teksto al la komponaĵo Berimbau de Baden Powell de Aquino same kiel al diversaj bosanovoj de Antonio Carlos Jobim. Lia plej fama verko estas la portugallingvaj versoj por la klasikaĵo Garota de Ipanema.

Li ankaŭ estis konata por esti enradikigita bohemulo, fumanta kaj ŝati viskion, Vinícius ankaŭ iĝis konata por esti amindumanto. La poeto edziĝis naŭ fojojn dum sia vivo.

Citaĵoj redakti

  • Estas pli grave vivi ol feliĉi (laŭ la poemo de Leslie Kaplan L'enfer est vert).
  • Amikecon oni ne decidas, bonan amkon oni ekkonas.
  • Amo estas eterna, tiom longe, kiom ĝi teniĝas.
  • La malbeluloj pardonu min, sed beleco estas fundamenta.
  • Viskio estas la plej bona amiko de la homo de la viro, ĝi estas la enboteligita hundo. ("O whisky é o melhor amigo do homem, ele é o cachorro engarrafado.")

Referencoj redakti

  1. Rahul Hamid: Orfeu Negro (1959). En: Steven Jay Schneider (eldoninto): 1001 Filme. Edition Olms, Zuriko 2004, p. 366.