Vintra Olimpiko 1940

projekto de tutmonda sporta evento

La vintra olimpiko 1940 devintus esti la 5-a Vintra Olimpiko de la moderna erao, sed pro la Dua Mondmilito ili neniam okazis.

En junio 1937 la urbo de Sapporo en Japanio estis elektita por ricevi la olimpikon de la jaro 1940. Sed pro la dua ĉina-japana milito ne eblis organizi la olimpikon kaj Japanio rezignis pri tio la 16-an de julio 1938 ĉe la Internacia Olimpika Komitato.

La 3-an de septembro 1938 la Internacia Olimpika Komitato decidis, ke la olimpiko okazos en Sankta Maŭrico, Svisio. Tamen pro disputoj inter la svisa preparorganizaĵo kaj IOK, tiu ĉi decidis la 9-an de junio 1939, ke la olimpiko ne okazos en Svisio, sed en Garmisch-Partenkirchen, Germanio.

Tri monatojn poste ekestis la Dua Mondmilito kaj en novembro 1939 oni definitive rezignis pri la vintra olimpiko de la jaro 1940.



Vintraj Olimpiaj Ludoj

1924, 1928, 1932, 1936, (1940)II, (1944)II, 1948, 1952, 1956, 1960, 1964, 1968, 1972, 1976, 1980, 1984, 1988, 1992, 1994, 1998, 2002, 2006, 2010, 2014, 2018, 2022

Someraj Olimpiaj Ludoj

1896, 1900, 1904, (1906)*, 1908, 1912, (1916)I, 1920, 1924, 1928, 1932, 1936, (1940)II, (1944)II, 1948, 1952, 1956, 1960, 1964, 1968, 1972, 1976, 1980, 1984, 1988, 1992, 1996, 2000, 2004, 2008, 2012, 2016, 2020, 2024