Violeta del Carmen PARRA SANDOVAL (San Carlos, 4-a de oktobro 1917Santiago de Chile, 5-a de februaro 1967) estis kantistino, komponistino, pentristino, skulptistino, brodistino kaj ceramikistino ĉilia, konsiderata de multaj la folkloristo plej grava de Ĉilio kaj fondintino de la popola muziko ĉilia. Ŝi estis membro de la konata familio Parra.

Violeta Parra
Persona informo
Naskonomo Violeta del Carmen Parra Sandoval
Naskiĝo 4-an de oktobro 1917 (1917-10-04)
en Sankta Karlo
Morto 5-an de februaro 1967 (1967-02-05) (49-jaraĝa)
en La Reina
Tombo ĝenerala tombejo de Santiago
Lingvoj hispanafranca
Ŝtataneco Ĉilio
Subskribo Violeta Parra
Familio
Frat(in)oj Nicanor Parra • Hilda Parra • Lalo Parra • Roberto Parra Sandoval • Lautaro Parra • Óscar Parra
Infanoj Isabel Parra • Ángel Parra
Okupo
Okupo kantaŭtoro • poeto • pentristo • skulptisto • brodisto • ceramikisto • verkisto • diskografa artisto
Verkoj Gracias a la vida
El gavilán
Volver a los 17
vdr

Ŝi ege inspiris multajn postajn artistojn, kiu plusekvis per tasko de kolektigo de la muziko de la ĉilia kamparo kaj la manifestoj konstituantaj de la folkloro de la lando kaj de Latinameriko. Ŝiaj komponaĵoj estis laŭdataj de kritikistoj tutmonde, pro sia kompleksa muzika prilaborado kaj pro sia poezia, ingenia kaj socle engaĝita literumado. Ŝiaj kantoj estis versiigitaj de multaj artistoj en Latinameriko kaj la resto de la mondo.

Unu el la plej konataj kantoj ŝiaj en Ĉilio kaj tutmonde estas "Gracias a la vida" (en Esperanto-versio 'Dankas mi la vivon' de Manŭel Rovere sur jutubo). Paradokse ŝi memmortigis sin unu jaron post la apero de tiu kanto.

Eksteraj ligiloj redakti

Dankon al la vivo