Violonĉelo

muzika instrumento

Violonĉelo estas korda muzika instrumento, multe pli granda ol la violono kaj aldviolono. Ĝi estas tipe unu el la instrumentoj en normala orkestro.

Violonĉelo
Violonĉelo

Oni uzas arĉon por ludi violonĉelon. Aŭ oni pinĉas la kvar kordojn por ludi ĝin. La kordojn oni kutime agordas en perfektaj kvintoj okto pli malalta ol la aldviolono: de malalto al alto, C2, G2, D3 kaj A3.

Violonĉelo estas pli granda ol aldviolono kaj malpli granda ol kontrabaso.[1]

La violonĉelo estis kreita aplikante la formon de la violono al la malnova gambovjolo (aldviolono da gamba). La plej malnovaj konservitaj specimenoj devenas el la fino de la 16-a jarcento, faritaj de la familio Amati

Alexandra Lawn de Ra Ra Riot ludanta la elektran violonĉelon, kiu estas variaĵo kiu uzas elektronikan plifortigon por ludi.

En la tradicia orkestra aranĝo, la violonĉeloj sidas al la dekstra mano de la direktisto , kun la kontrabasoj malantaŭ ili. Klasika muziko estas ĉefe ludata per violonĉelo, sed ankaŭ en pop- kaj rok-muziko (kiel ekzemole la ensemblo 2Cellos) oni foje trovas violonĉelon. La violonĉelo ofte ludas akompanan rolon. La ​​violonĉelo ankaŭ estis modifita por hinda klasika muziko fare de Nancy Lesh kaj Saskia Rao-de Haas.

La fina aserto de la violonĉelo kiel unu el la ĉefaj instrumentoj en muziko okazis en la 20-a jarcento per la klopodoj de la elstara muzikisto Pablo Casals.

Komponistoj redakti

La plej gravaj violonĉelkomponistoj estis: Johann Sebastian Bach, Antonio Vivaldi, Luigi Boccherini, Joseph Haydn , Antonin Dvorak, Robert Schumann, Adrien-François Servais.

Konataj komponaĵoj por violonĉelo redakti

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Filmo 'La nuda violonĉelo'

Eksteraj ligiloj redakti

(angla) Interreta Violonĉela Societo

(video) 2Cellos, YouTube