Violonkonĉerto (Schumann)

La violonkonĉerto d-minora (verko sen verknumero 23) estis la lasta orkestroverko de Robert Schumann. Ekestinte en la jaro 1853, ĝi estis unuafoje prezentata nur 84 jarojn poste kadre de propaganda enscenigo de la naziismo. La makulo alkroĉiĝanta al la verko, esti pregata de la malkreska menta forto de Schumann – en 1854 la komponisto estis enigita en la nervosanigejon Endenich, kie li en 1856 mortis pro sifiliso [1] – ĝis nun postefikas.

Robert Schumann – desegno de Adolph von Menzel laŭ dagerotipo el 1850

Ekesto redakti

Schumann laboris ekde 1850 en Duseldorfo kiel Urba Muzikdirektoro. Post komence bona kunlaboro kun la tieaj ĥoro kaj orkestro ekestis pli kaj pli malkonsento kaj konfliktoj, kiuj rezultigis postulojn pri demisio. En majo 1853 Schumann konatiĝis kun la juna, tamen jam fama violonisto Joseph Joachim, kiu dum la 31-a Malsuprarejna Muzikfestivalo, de Schumann kunformata kiel dirigento kaj komponisto, i. a. estis festata pro sia prezentado de la violonkonĉerto de Beethoven. La 2-an de junio 1853 Joachim skribis al Schumann [2]:

Ke la ekzemplo de Beethoven instigus vin, tiri el via profunda ŝakto al lumo verkon por la povraj violonludistoj, al kiuj escepte de ĉambromuziko mankas tiom da edifa por ilia instrumento, grandioza gardisto de plej riĉaj trezoroj!

Schumann komponis post tio en la unuaj tagoj de septembro 1853 Fantazion por violono kaj orkestro (sian op. 131), kaj komencis la 21-an de septembro per komponado de plua konĉerta verko. En sian zorge tenatan "mastrumlibron" li notis la 1-an de oktobro 1853 "La konĉerto p. violono finfaritas". Li instrumentigis la sekvajn tagojn la koncipitan verkon (ĝis tria de oktobro) kaj pretigis sekvatage pianopartituron. En ĉi tiuj tagoj (30-a de septembro/1-a de oktobro 1853) okazis ankaŭ la renkontiĝo flugildona por Schumann kun la juna Johannes Brahms, alvojaĝita el Hamburgo kaj staranta je la komenco de sia komponista kariero.

Meze de oktobro Schumann transsendis la partituron al Joachim kaj planis jam por la 27-a de oktobro la unuan prezentadon en Duseldorfo. Tamen je ĉi tiu koncerto laŭ deziro de la koncertkomitato devis anstataŭe enigata en la programon la violonkonĉerton de Beethoven, krome je ĉi tiu koncerto estis unuafoje prezentata la pli mallonga Fantazio op. 131 de Schumann. Eksteraj kaŭzoj prokrastis ankaŭ sekvatempe unuan prezentadon de la violonkonĉerto: Krom la konfliko kun la duseldorfa koncertkomitato la geedzoj Schumann entreprenis en novembro/decembro 1853 sukcesan turneon tra Nederlando.

En januaro 1854 finfine okazis en Hanovro almenaŭ probo de la konĉerto kun la tiea kortegokapelo, kiu tamen ne pasis bone. Joachim, kiu ankaŭ agis kiel dirigento, en posta letero al Schumann, kiu tiutempe jam troviĝis en la nervosanigejo Endenich, per tio, ke li antaŭe "lacigis" sian brakon ĉe la dirigentado, tamen memorigis pri la komuna ĝojo, kiun faris aparte la polonezo (la 3-a movimento). Kritiko pri la komponaĵo ĉitekste ne aperas.

Post la morto de Schumann redakti

 
Clara Schumann, ĉ. 1850

Post la morto de Schumann en 1856 lia edzino Clara kaj Joseph Joachim decidis ne publiki la verkon. La motivoj por tio ĝis nun ne estas unusence klarigitaj. Neklaras ankaŭ, ĉu Johannes Brahms, kiu subtenis Clara-n Schumann je la eldonado de la verkoj de ŝia edzo, influis ĉi tiun decidon. Joachim komence esprimis obĵetojn pro teknikaj malfacilaĵoj, koncerne la finalmovimenton, je kiu ankaŭ Clara Schumann konstatis "makulon". Eble ŝi sentis la kontraston inter la danceca-serena finalmovimento kaj la katastrofo de la lastaj vivojaroj de Schumann kiel tro doloriga. Ŝi eĉ petis Joachim-on komponi novan finalon, kion tiu ĉi tamen rifuzis. Postaj eldiroj de Joachim, ankaŭ en 1898 al sia unua biografo Andreas Moser, ekkonigas, ke Joachim intertempe vidis en pli grandaj partoj de la verko diverĝon inter ludoteknika postulo kaj muzika substanco de la konĉerto. Ĉi tiu taksado pasis paralele al ĝenerala tendenco de la Schumann-akceptado, kiu volis ekkoni en ties malfrua verko kreskajn signojn de menta kadukiĝo.

 
Joseph Joachim

Post la morto de Joachim en 1907 ties filo Johannes heredis la notmaterialon de la violonkonĉerto kaj vendis ĝin al la Prusa Ŝtata Biblioteko sub la kondiĉo publikigi ĝin plej frue cent jarojn post la morto de Schumann (do en 1956).

Publikigo kaj unua prezentado redakti

Al la cirkonstancoj kondukantaj al la publikigo kaj en 1937 al la unua prezentado de la konĉerto partoprenis du pranevinoj de Joseph Joachim, la violonistoj laborantaj en Anglio Jelly d’Arányi kaj Adila Fachiri. Ili eldiris, ke dum spiritistaj kunsidoj la spiritoj de Schumann kaj Joachim admonis ilin, lokalizi kaj prezenti la verkon. Ili kontaktis la eldoniston Wilhelm Strecker, aktiva ĉe la eldoneoj Schott-Verlag, kiu trovis la manskribaĵon en la Prusa Ŝata Biblioteko je Berlino. Al liaj klopodoj antaŭ Georg Schünemann (direktoro de la tiea muziksekcio) kaj bonaj rilatoj al Johannes Joachim dankendis, ke ĉilasta en 1936 permesis la publikigon.

La 26-an de novembro 1937 finfine okazis, 84 jarojn post la ekesto de la konĉerto, la unua prezentado ĉe Germana Opero je Berlino kun soloisto Georg Kulenkampff kaj la Berlinaj Filharmoniistoj direktataj far Karl Böhm. La kadron formis oficiala okazigo de NSDAP, dum kiu Joseph Goebbels kaj Robert Ley paroladis. La nazioj intencis propagandi la verkon de Schumann kiel "germana" anstataŭaĵo por la violonkonĉerto de Felix Mendelssohn, malaprobata kiel judo. Ili ankaŭ malebligis oferton de la eldonejo Schott-Verlages al Yehudi Menuhin, kiu estis tre fervora pri la konĉerto, unuafoje prezenti la verkon en Usono. Juraj provoj de la plej juna filino de Schumann, Eugenie, kiuj malpermesis ekde Svisio la unuan prezentadon, restis sensukcesaj. La violonvoĉo de la versio por la unua prezentado estis treege prilaborita kompare kun la originalo, i.a. evidente por kreskigi la brilecon, je pasaĝoj oktavigitaj (kiel prilaboristo funkciis – anonime, ĉar ĉe la reĝimo falinta en malfavoron – Paul Hindemith).

Akceptado redakti

La unua prezentado de la violonkonĉerto trafis en Germanio sur plejparte pozitivan resonancon, ekz. Hans Pfitzner eldiris en 1938, malgraŭ kelkaj kritiketoj[3]:

Oni ne povas diri, ke ĉi tiu violonkonĉerto estas la verko de frenezulo. […] Kaj oni ankaŭ devas decidiĝi kontraŭ Joachim en tio, ke li diras, la violonparto estas sendanka. Tamen ĝi estas eksternorme malfacila, sed foje ekestas sonefikoj, kiu estas vere novaj kaj devas interesigi ĉiun virtuozan violoniston …

Jam en Decembro 1937 Menuhin ludis la konĉerton en Usono, tie nun en malretuŝita originala versio. Mallonge poste aperis unuaj sondiskaj registraĵoj far Kulenkampff (prilaborita versio) kaj Menuhin (originalversio).

Post 1945 la verko ja estis foje ludata, sed spertis reserviĝeman ĝis disputatan pritaksadon. Krom la plue domina opinio, ke la malfrua verkaro de Schumann en ĝenerale esta malforta (ankoraŭ en 1967 muziksciencisto Kurt Pahlen skribis, la violonkonĉerto prezentas nur "materialon por psikiatro"[4]) ankaŭ la propaganda utiligado de la verko far la naziismo estas rigardenda kiel kaŭzo.

Nur ekde ĉ. la 1970-aj jaroj ekiĝis kadre de diferencigita rigardo de la malfrua verkaro de Schumann ankaŭ rehabilitado de la violonkonĉerto. Interpretada komparado el 1995 jam povis sin apogi krom sur la du unuaj registraĵoj sur pluaj 12 registraĵoj, inter ili du de Gidon Kremer [5]. Tamen ankaŭ nuntempe ĝi aperas kompare malofte en koncertprogramoj.

Verko redakti

Ensemblo kaj ludodaŭro redakti

La orkestro aldoniĝa al la soloviolono analogas la kutiman orkestroensemblon de la romantismo kaj samtempe ankaŭ tiun, kutiman je la aliaj konĉertaj verkoj de Schumann: 2 flutoj, 2 hobojoj, 2 klarnetoj, 2 fagotoj, 2 kornoj, 2 trumpetoj, timbaloj, arĉinstrumentoj (1-a violono, 2-a violono, vjolo, violonĉelo kaj kontrabaso).

La prezentado daŭras ĉ. 30 minutojn.

1-a movimento redakti

  • In kräftigem, nicht zu schnellem Tempo, 4/4 alla breve, M.M. duonoj = 50, d-minora/D-maĵora, 355 taktoj

Alie ol en pli fruaj konĉertaj verkoj de Schumann, en kiu orkestro kaj soloistoj estas ege krucitaj (ekz. la pianokonĉerto), la violonkonĉerto kontraŭmetas soloiston kaj orkestron plejparte bloke. La orkestra eksponado de la 1-a movimento komencas per monumenta unua temo memoriga pri Bruckner, kiun sekvas lirika temo. En la posta soloeksponado kaj la tralaborado la soloviolono dialogas kun maldikigita orkestroaranĝaĵo. Schumann rezignas pri temaj evoluoj kaj starigas en la malfonon harmoniajn ŝanĝojn. Okulfrapas la barokecaj figuradoj kaj sekvencigoj en la treege virtuoza soloa voĉo. En la kodo el la kombinado de ambaŭ ĉeftemoj ekestas novaj ("sintezaj") temaj unuoj.

2-a movimento redakti

  • Langsam, 4/4, M.M. kvaronoj = 46, B♭-maĵora, 53 taktoj

En la dua movimento komence la violonĉeloj intonacias delikatan, sinkopigitan enkondukan temon, antaŭ ol la violono komencas per lirike kanteca solotemo. Multfoje oni surmontras sur la t.n. "fantomtemon", kiun Schumann en 1854 – kiel li opiniis, diktita far la spiritoj de Schubert kaj Mendelssohn – notis kaj antaŭ sia kolapso ankoraŭ mem variaciis (Johannes Brahms mem verkis poste kiel sian op. 23 kvarmanajn pianokomponaĵojn pri ĉi tiu temo). Orkestro kaj la ofte en malalta registro eksona soloviolono interŝanĝas sekve plurfoje melodian gvidadon kaj akompanadon. La lastaj taktoj de la relative mallonga movimento transkondukas per akcelado kaj dinamika intensigo attacca a la 3-a movimento.

3-a movimento redakti

  • Lebhaft, doch nicht zu schnell, 3/4, M.M. kvaronoj = 63, D-maĵora, 256 taktoj

La danceca tria movimento ligas elementojn de la sonatoformo kun tiu de rondelo kaj estas dominata per la polonezeca karaktero de la ofte kaj rekantaĵece revena ĉeftemo. La denove teknike treege postulema solovoĉo dialogas per ofte maltemaj figuradoj kun la orkestro, antaŭ ol en la ekstenzita kodo finiĝanta en D-maĵoro temoj kaj motivoj de la antaŭa movimenta paso estas kombinataj. Ankaŭ ĉi tiu movimento rezignas pri solokadenco.

Referencoj redakti

  1. Andreas Otte, Konrad Wink (2008): Kerners Krankheiten großer Musiker, 6. Aufl., Schattauer, Stuttgart, ISBN 978-3-7945-2601-7
  2. Johannes Joachim, Andreas Moser (1911): Briefe von und an Joseph Joachim, 1. Bd., Berlin. Zit. nach: Wulf Konold, Hrsg. (1989): Lexikon Orchestermusik Romantik, Bd. S-Z, Schott Mainz/Piper München. ISBN 3-7957-8228-7 (Schott)
  3. Hans Pfitzner (1938), Mitteilungsblatt "Der Weihergarten" des Schott-Verlages. Zit. nach: Michael Struck (1988): Schumann – Violinkonzert d-Moll, Wilhelm Fink Verlag, München, ISBN 3-7705-2453-5
  4. Kurt Pahlen (1967): Sinfonie der Welt, Schweizer Verlagshaus, Zürich
  5. Norbert Hornig (1995): Vom Bann befreit, Fono Forum 2/95, S. 26-30.

Literaturo redakti

  • Martin Demmler (2006): Robert Schumann, Reclam, Leipzig, ISBN 3-379-00869-9
  • Norbert Hornig (1995): Vom Bann befreit, Fono Forum 2/95, S. 26-30
  • Wulf Konold, Hrsg. (1989): Lexikon Orchestermusik Romantik, Bd. S-Z, Schott Mainz/Piper München. ISBN 3-7957-8228-7 (Schott)
  • Michael Struck (1988): Schumann – Violinkonzert d-Moll, Wilhelm Fink Verlag, München, ISBN 3-7705-2453-5
  • Taschenpartitur Schumann – Concerto for Violin and Orchestra D minor, Edition Eulenburg No. 1822, B. Schott's Söhne, Mainz 1937, renewed 1965

Ligoj eskteren redakti