Virac (Katanduanoj)

Virac [virak] - tagaloge Bayan ng Virac - estas havenurbo en statuso municipo, ankaŭ diocezo en Filipinoj, en insulo Katanduano en la Bikola Regiono, kie estas ĉefurbo de la provinco Katanduanoj, ankaŭ la plej granda urbo en la insulo. La urbo havas 63 distriktojn.

Virac
municipo de Filipinoj
Administrado
Poŝtkodo 4800
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 76 520  (2020) [+]
Loĝdenso 502 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 13° 35′ N, 124° 14′ O (mapo)13.583333333333124.23333333333Koordinatoj: 13° 35′ N, 124° 14′ O (mapo) [+]
Alto 96 m [+]
Areo 152,4 km² (15 240 ha) [+]
Horzono UTC+08:00 [+]
Virac (Filipinoj)
Virac (Filipinoj)
DEC
Virac
Virac
Situo de Virac

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Virac, Catanduanes [+]
vdr
Urbodomo de Virac

Geografio redakti

La komunumo Virac okupas la sudan pinton de la insula provinco [1]. Regiona ĉefurbo Legazpio (Albajo) troviĝas 71, Naga (Sudaj Kamarinoj) 109, Kezonurbo 362, Cebuurbo 365, ĉefurbo Manilo 368, Tuguegarao 523, Dabao 742, General Santos 837 kilometrojn (aere) [2].

Historio redakti

En Virac ekloĝis homoj el Borneo en la 13-a jarcento. En 1573 hispanoj alvenis por kapti kaj puni la piratojn, post monatoj jam misiistoj alvenis por disvastigi la katolikan kredon. Ili trovis kabanojn ĉe la nuna loko de Virac. La registrita fondo de Virac okazis en 1775. La hispana periodo finiĝis en 1898 pro la filipina revolucio, sed poste dominado de Usono okazis. Inter 1941-1945 la japanoj havis la insulon, poste oni establis la provincon. En 1960 Virac iĝis pli granda per 29 novaj distriktoj.

 
Provinca domo en Virac

Ekonomio redakti

Virac estas agrikultura urbo, kie oni kultivas rizojn, maizojn, bananojn kokosojn kaj legomojn. Fiŝkaptado ankaŭ estas esenca industrio, kune kun minado, turismo kaj lignindustrio.

Trafiko redakti

Virac voje estas alirebla laŭ la marborda vojo ambaŭflanke. Enurbe kaj insule plej ofte lokaj busoj, busetoj, tricikloj aŭ pedaltaksioj trafikas. Apud Virac enlanda flughaveno funkcias kaj nature pramoj trafikas el la haveno.

Klimato redakti

La klimato de Virac estas klasifikita kiel tropika klimato kun musonoj, sed ankaŭ tifonoj trafas la urbon de tajfunoj de julio ĝis oktobro. Jare pluvas averaĝe po 2997 mm, en ĉiuj monatoj ofte pluvas. La averaĝa jara temperaturo estas 27 °C kaj varias inter 23-31 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.

 
Katedralo en Virac

Religio redakti

La katolikismo estas profunde enradikiĝinta en ĉi tiu urbo (98%). Virac estas la sidejo de diocezo.

Vidindaĵoj redakti

Fontoj redakti

  • WikiTrans