Virakoĉa estas anda dio de kreado, kiu estis adorita de ĉiuj popoloj de la andaj kulturoj antaŭ la alveno de la hispanoj. Ofte oni kunfandas ĝin kun la mondkreinto Paĉamkamak (Pachacámac) kaj nomas ĝin Paĉakamak Virakoĉa, sed tion ne faris la inkaoj.

Virakoĉa
virdio • kreinta dio • Suna dio
Informoj
Sekso vira
Edzo/Edzino Mama Qucha
Infanoj Inti • Mama Quilla • Imahmana Viracocha • Tocapo Viracocha
vdr
Ruino de urbo Pachacámac kun sanktejo de Paĉamkamak-Virakoĉa

En la Inkamitologio Kun Tiksi Virakoĉa (en la Huarochirí-manuskripto: Quniraya Wiraqucha) la kreinto de civilizacioj kaj unu el la plej gravaj dioj inkaaj. Unu legendo rakontas, ke kun sia edzino Mama Kuĉa (marpatrino) li havis filon, Inti (suno), kaj filinon, Mama Kila (luno). En tiu legendo Virakoĉa lasas morti preskaŭ ĉiujn homojn ĉirkaŭ Titikako-lago pro inundo, kiun oni nomas Unu Paĉakuti (akvo-tempo-ŝanĝo). Nur al du homoj li permesas pluvivi por alporti civilizacion al la mondo. En alia legendo Virakoĉa kreis la unuajn ok civilizitajn homojn.

Tiksi (ankaŭ tiqsi) signifas en la keĉua bazo, vira signifas graso (kion la inkaoj konis kiel energifonto) kaj qucha signifas lago (kiel mama qucha: maro). Pacha signifas mondotempo, kamaq kreinto.

Vidu ankaŭ redakti