Virgil Groder

aŭstra pentristo

Virgil GRODER (naskiĝinta la 2-an de oktobro 1856 en Kals, mortinta la 6-an de majo 1924 en Mittersill) estis aŭstra pentristo.

Vivo redakti

Estante filo de gastejestro li trejniĝis kiel ĉarpentisto. Lernoknabece li transloĝiĝis al Mittersill kiel parenco lia jam sammetie deĵoris. La pentradon li ellernis ĉe Franz Defregger en Munkeno antaŭ kontinuigo de la studoj en Romo. Reveninte en 1886 al Pinzgau li liberprofesiulis.

Baldaŭ li famiĝis kiel preĝeja pentristo en Pinzgaŭ kaj en la tirolaj distriktoj de Kufstein kaj Kitzbühel. Pro multo da mendoj fare de tirolanoj apartenantaj al la arkidiocezo salcburga li transloĝiĝis en 1889 al Hopfgarten im Brixental. Tie li ekkonis Theres Sojer (* 1871) kiun li edzinigis en la 11.1.1892; naskis ŝi tri filojn. Post kiam la mendoj el Pinzgau ree plimultis li reen iris al Mittersill en 1900 kie li konstruigis por la tuta familio domon ĉe la enirejo de la valo Felbertal. Li ankaŭ muzikan talentegon havis estrante longtempe la blovmuzikkapelon de Mittersill.

Graveco redakti

Groder faris ĝenropentraĵojn kaj portretojn je. Konserviĝis de li multaj vandaj kaj plafonaj artaĵoj en preĝejoj de Pinzgau kaj la najbaraj nordtirolaj distriktoj. Sekpentraĵoj liaj tie plejmultas.[1] Groder apartenis al la grupo de la lastaj nazaretanoj. Tamen li poste jam uzis elementojn de moderna pentrado. Multo el liaj verkoj bedaŭrinde foriĝis dum postaj restaŭradoj aŭ almenaŭ ricevis surpentron.

Verkoj redakti

 
plafono en la Ruperto-kirko de Lend

Literaturo redakti

Eksteraj ligiloj redakti

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Virgil Groder en la germana Vikipedio.

Notoj redakti

  1. Willi Sauberer: Recherchen zur Rupert-Rezeption – Miszellen, Marginalien, Exkurse, Entdeckungen. Ĉe: Mitteilungen der Gesellschaft für Salzburger Landeskunde, Band 144 (2004), p. 321–358
  2. Johannes Neuhardt: Fieberbrunn. Christliche Kunststätten Österreichs, Nr. 143, Verlag St. Peter, Salzburg 1985
  3. Herbert Berndl: Pfarrkirche zur hl. Margaretha in Kaprun. Christliche Kunststätten Österreichs, nr. 498, Verlag St. Peter, Salzburg 2009 (PDF Arkivigite je 2021-02-02 per la retarkivo Wayback Machine)