Virgil Redlich
aŭstra verkisto
Virgil REDLICH (naskiĝinta la 16-an de aprilo 1890 en Insbruko, mortinta la 30-an de majo 1970 en Seckau) estis religia verkisto.
Virgil Redlich | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 16-an de aprilo 1890 en Innsbruck | ||||
Morto | 30-an de majo 1970 (80-jaraĝa) en Seckau | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Aŭstrio vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto • katolika teologo • pastro • historiisto de kristanismo vd | ||||
Laborkampo | Ordeno de Sankta Benedikto • historio de kristanismo vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
La filo de la fama historiisto Oswald Redlich (1858-1944) estis universitata profesoro en Salcburgo kaj Graz kaj abato de la benediktana monaĥejo Seckau en Stirio. Krome oni ŝatis lin kiel filozofon kaj gvidanton de kursoj kun ekzercoj spiritaj laŭ la modelo de Sankta Ignaco Lojola.
Verkoj redakti
- Religiöse Lebensgestaltung, 1932
- Bücher der Geisteserneuerung, 10 volumoj, 1932 sekv. (eldoninto)
- Zeitschrift für deutsche Geistesgeschichte, 1935-38
- Seckauer Hefte , 1945 sekv. (redakcio)
Literaturo redakti
- B. Roth: Universitätsprofessor Dr. phil. Pater V. Redlich OSB 1890-1970, 1970