La Virginia koturno (Colinus virginianus) estas surgrundoloĝanta birdo indiĝena de Usono, Meksiko, kaj Karibio. Ĝi estas la ununura koturno indiĝena de orienta Usono. Ĝi estas membro de la grupo de specioj konataj kiel Amerikaj koturnojOdontoforedoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Virginia koturno
Virginia koturno
Virginia koturno
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Odontoforedoj Odontophoridae
Genro: Colinus
Specio: C. virginianus
Colinus virginianus
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Colinus virginianus

Ili estis dekomence situigitaj kun la malnovmondaj koturnoj en la fazana familio de Fazanedoj, sed ili ne estas rilataj. La nomo "Colinus" devenas el la karaktera fajfa alvoko.

Spite al sia sekretema naturo, la Virginia koturno estas unu el la plej familiaraj koturnoj en orienta Nordameriko ĉar ĝi estas ofte la ununura koturno en sia teritorio. Estas 22 subspecioj de la Virginia koturno, kaj multaj el la birdoj estas ĉasataj etende kiel ĉasbirdoj. Ĝi havas blankan viandon tre aprezatan de ĉasistoj.

Ĝi loĝas en centra kaj orienta Usono, Kubo, Meksiko kaj Gvatemalo. Ĝi estis enmetita en Hispaniolo, Puerto Rico, Insulo Santa Cruz kaj en tiuj de Andros kaj Nova Providenco en Bahamoj.

Habitato redakti

La Virginia koturno povas troviĝi la tutan jaron en agrikulturaj kampoj, herbejoj, malfermaj arbaraj areoj kiaj savanoj, ŝoseflankoj kaj arbarbordoj. Ĝi forestas el densaj arbaroj. Ĝiaj teritorioj kovras la sudorientan kvaronon de Usono el la Grandaj Lagoj kaj suda Minesoto orienten al Pensilvanio kaj suda Masaĉuseco, kaj etende okcidenten al suda Nebrasko, Kansaso, Oklahomo kaj ĉio escepte de plej okcidenta Teksaso. Tiuj birdoj forestas el suda pinto de Florido kaj la plej altaj lokoj de la Apalaĉoj, sed troviĝas en orienta Meksikio kaj en Kubo (laŭdire enmetitaj en la 19a jarcento sed kun diferencoj inter la loka subspecio kaj la kontinentaj birdoj). Izolataj populacioj de tiuj ĉasbirdoj estis enmetitaj en Oregono kaj Vaŝingtonio.

En Meksikio la birdoj distribuiĝas oriente laŭlonge de la ebenaĵo de la Golfo de Meksikio, el Rio Grande del Norte al Tabasco kaj Chiapas, atingante okcidentan Gvatemalon. Ankaŭ en la marbordo de Pacifiko de Jalisco kaj Nayarit, kaj nordoriente (Sonora).

Aspekto redakti

Beko: Mallonga, kurba, brunecnigra.
Grando: 23 cm longa kun enverguro de 15-coloj, rondoforma, diketa korpo; la ino iom pli malgranda; la vosto estas mallonga.
Koloroj: Bruna, sablokolora, ruĝeca, blanka, nigra, griza.
Markoj: Seksa dimorfismo. Maskloj havas tre blankajn gorĝon kaj superokulan strion nigrabordan. La ĝenerala ruĝeca plumaro (ĉefe ĉe flankoj) havas grizan makuletecon en flugiloj kaj grizan voston, kaj flankoj montras blankajn strietojn. Blankecaj subaj partoj havas nigrajn striojn horizontalajn. Inoj estas similaj sed pli senkoloraj ĝenerale kaj havas sablokolorajn gorĝon kaj superokulan strion sen nigra bordo. Ambaŭ seksoj havas palajn krurojn kaj piedojn.

En la sudo de la areo de distribuado estas ampleksa variado en la specio; Peterson kaj Chalif identigas kvin bazajn tipojn en Meksikio, ĉiuj samspeciaj kaj kapablaj interreproduktiĝi. La inoj estas similaj inter si. Junuloj estas similaj al inoj, sed pli senkoloraj.

En la specimenoj tipaj de Usono kaj nordorienta Meksikio, la masklo estas ruĝecbruna, kun frunto kaj superokulo blankaj, la kapopinto nigra kaj strio kaj subokula kaj malantaŭokula ankaŭ nigra. La malantaŭa kolo estas blanka kun nigraj makuloj. La resto de la dorso estas makuleca je nigra, griza kaj bruna. La antaŭa kaj flanka kolo estas blanka. En brusto havas grandan nigran makulon. La suba parto de la ventro estas blanka kun nigraj kaj flavecaj strioj. La vosto estas griza.

La specimenoj de la centro kaj okcidento de Meksikio similas al la antaŭe menciita priskribo, kun similaj kapokoloroj, sed kun la subaj partoj pli ruĝecaj.

En suda Meksikio la kapobildo estas simila al la du menciitaj priskriboj, kaj kun blanka gorĝo, sed la brusto estas nigra kaj la subaj partoj ruĝecaj.

La formo de Sonora prezentas nigran gorĝon, kio havigas maskecan aspekton, kaj la brusto ruĝeca.

En la formo plej suda, de Chiapas kaj Gvatemalo, la kapo kaj brusto estas nigraj, sen superokulo aŭ kun ĝi tre malmulte markata.

Subspecioj redakti

 
Birds of America, John James Audubon.

Oni konas 21 subspeciojn de Colinus virginianus:[1]

  • Grupo virginianus
Colinus virginianus marilandicus - nordoriente de Usono (el sudorienta Majno al Pensilvanio kaj centra Virginio).
Colinus virginianus virginianus – marbordo de Atlantiko de Virginio norde de Florido kaj sudoriento de Alabamo).
Colinus virginianus floridanus - Duoninsulo de Florido.
Colinus virginianus cubanensis - Kubo kaj insulo Pinos.
Colinus virginianus mexicanus – el orienta Usono al okcidento de atlantika marbordo al la Grandaj Ebenaĵoj.
Colinus virginianus taylori - de Suda Dakoto al norda Teksaso, okcidenta Misurio kaj nordokcidenta Arkansaso.
Colinus virginianus texanus - el sudorienta Teksaso al norda Meksikio (Coahuila, Nuevo León, Tamaulipas).
Colinus virginianus aridus - orienta Meksikio (el centra kaj centra-okcidenta Tamaulipas al sudorienta San Luis Potosí).
Colinus virginianus maculatus - oriento de Meksikio (el centro de Tamaulipas al norda Veracruz kaj sudorienta San Luis Potosí).
  • Grupo graysoni/nigripectus
Colinus virginianus graysoni - centra-okcidenta Meksikio (el suda Nayarit al Morelos, suda Hidalgo, San Luis Potosí).
Colinus virginianus nigripectus - oriente de Meksikio (Puebla, Morelos kaj Meksikio).
  • Grupo pectoralis
Colinus virginianus pectoralis - sudorienta Meksikio (oriento de las montaro de centra Veracruz).
Colinus virginianus godmani – malaltaj teroj de sudorienta Meksikio (Veracruz).
Colinus virginianus minor - sudorienta Meksikio (nordoriente de Chiapas kaj apudaj zonoj de Tabasco).
Colinus virginianus thayeri - suda Meksikio (nordorienta Oaxaca).
  • Grupo coyolcos
Colinus virginianus ridgwa - nordokcidenta Mekŝikio (centra-norda Sonora); formortinta en Arizono.
Colinus virginianus atriceps - suda Meksikio (interno kaj okcidento de Oaxaca).
Colinus virginianus harrisoni - suda Meksikio (sudokcidenta Oaxaca).
Colinus virginianus coyolcos – marbordo de Pacifiko de suda Meksikio (Oaxaca kaj Chiapas).
Colinus virginianus salvini - suda Meksikio (suda marbordo de Chiapas).
Colinus virginianus insignis (=nelsoni) - suda Meksikio (suda Chiapas) kaj apudaj areoj de Gvatemalo.

Kutimaro redakti

Ili grupiĝas en malgrandaj aroj. Tiuj birdoj estas ĝenerale solemaj aŭ troviĝas pare komence de la jaro, sed familiaj grupoj estas komunaj fine de la somero kaj vintraj ripozantaroj povas havi du dekduojn aŭ pliajn birdojn en ununura birdaro. Restas surgrunde piedire serĉe de nutraĵo plej parton de la tempo. La flugmaniero ne estas longa, sed malalta kaj bruema.

Kiel plej parto de ĉasbirdoj, ĝi estas timida kaj kaŝema. Kaze de minaco, ili kaŭriĝas kaj senmoviĝas, fidemaj je kamuflo. Kaze de ĝenado ili disiĝas per mallonga flugo (kio konfuzigas predanton) kaj poste kuras. Poste ili povas reunuiĝi danke al la maskla alvoko kiu sonas “bob-bob-vaj”. Se timigas ĝin hundo, ĝi restas surarbe atende ties foriron.

Dieto redakti

Ili manĝas semojn, malgrandajn fruktojn, insektojn (kiuj varias depende de la sezono) kaj verdajn burĝonojn.

Reproduktado redakti

Tiuj birdoj estas ĝenerale monogamaj, kvankam estas konstato de poligamio. La reprodukta sezono estas el aprilo al julio komence per partnera allogo per maskla kanto. Ambaŭ gepatroj konstruas neston el pajloj en grunda skrapaĵo kovrita el herboj kaj ŝirme de arbustoj. Ambaŭ gepatroj kovas ovaron de 10 al 18 blankaj ovoj, kiuj estas 3,2 cm longaj kaj 2,5 cm larĝaj, dum 23-24 tagoj. Elnestiĝo de frumaturaj idoj okazas tuj post eloviĝo. Ambaŭ gepatroj idozorgas dum 14-16 tagoj antaŭ ties ekflugo post 6 aŭ 7 tagoj.

Tiuj birdoj povas zorgi 1-2 ovarojn de 10-18 ovoj ĉiujare. Dua ovodemetado okazas kaze de problemo ĉe la unua, tiele ke 75 % de inoj produktas idojn. Krome 2 aŭ 3 inoj povas kunhavi neston se koturnoj abundas kaj plantaro raras. La ino demetas po unu ovon ĉiutage dum periodo de 18 ak 20 tagoj ĝis averaĝo de 11 al 15 ovoj .

Referencoj redakti

  • García, F. (1987). Las Aves de Cuba. Especies endémicas. Subespecies endémicas. Tomos I y II. Editorial Gente Nueva, La Habana. 207 pp.
  • Garrido, O.H.; Kirkconnell, A. (2000). Birds of Cuba. Helm Field Guides, Londres. 253 pp.
  • Peterson, Roger Tory, y Edward L. Chalif (2008). Aves de México. Guía de campo. Editorial Diana, México. 473 pp.
  • Colinus virginianus, Ruĝa Listo de IUCN, konsultita la 11-a de februaro de 2009, IUCN, en angla[rompita ligilo]

Eksteraj ligiloj redakti