Virgulininsuloj

insularo en la Kariba Maro

La Virgulininsuloj[1][2] aŭ lastatempe ankaŭ Virgulinsuloj[3][4] estas insularo en la Kariba Maro. Ili havas areon de 505 kvadrataj kilometroj. Ili estas dividitaj inter Portoriko, Usono kaj Britio.

Virgulininsuloj
La Virgulininsuloj: la portorikaj estas verdaj, la usonaj estas ruĝaj kaj la britaj estas bluaj.
La Virgulininsuloj: la portorikaj estas verdaj, la usonaj estas ruĝaj kaj la britaj estas bluaj.
insularo
Akvejo Kariba maro
Arkipelago Malgrandaj Antiloj
Geografia situo 18° 20′ N, 64° 45′ U (mapo)18.333333333333-64.75Koordinatoj: 18° 20′ N, 64° 45′ U (mapo) f1
Mapo de Virgulininsuloj
Mapo de Virgulininsuloj

Map

Tuta areo 653 km²f1
Loĝantoj 141 000 f2
vdr

La insuloj estis trovitaj de Kristoforo Kolumbo kaj nomitaj de li kiel Santa Ursula y las Once Mil Vírgenes (mallongigite Las Vírgenes), memorigante pri mezepoka legendo pri Sankta Ursulo de Kolonjo.

La indiĝena loĝantaro kiu vivis en la insuloj je la malkovro fare de la hispanoj estis tute formortinta kiel rezulto de malsanoj, sklaveco kaj masakroj. La nunaj loĝantoj estas plejparte posteuloj de afrikdevenaj sklavoj, kiuj estis alportitaj por labori en la sukerplantejoj.

La usona dolaro estas la leĝa valuto en ambaŭ partoj de la Virgulininsuloj (kaj la usona kaj la brita).

La insuloj najbaraj al la centra insulo Porto-Riko, kiuj apartenas al la teritorio de Porto-Riko, estas nomitaj de la lokanoj la "Hispanaj Virgulininsuloj", sed ili ne estas inkluditaj en la mapoj de la insularo.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti