Virgulino de Ĉenstoĥovo

pentraĵo de anonima aŭtoro

La Nigra Virgulino de Ĉenstoĥovo (Częstochowa) (pole Czarna MadonnaMatka Boska Częstochowska, latine Imago thaumaturga Beatae Virginis Mariae Immaculatae Conceptae, in Claro Monte, Ченстоховская икона Божией Матери en slavono) estas sankta ikono de la Virgulino Maria, kiu estas la plej kultata relikvo de Pollando kaj unu el ĝiaj naciaj simboloj. Laŭ malnova manuskripto de paŭlana monaĥejo Jasna Góra, la pentraĵo alvenis el Jerusalemo tra Konstantinopolo al la monaĥejo, en aŭgusto de 1382.

Nigra Virgulino de Ĉenstoĥovo, Pollando

Kvankam la ikono de Nia Damo de Ĉenstoĥovo estis ligata al la pola kulturo dum la lastaj ses jarcentoj, ĝia antaŭa historio estas ĉirkaŭata de pluraj legendoj kiuj serĉas ĝian originon ĝis la tempo de Sankta Luko kiu "pentris ĝin sur lignon el cipreso de la domo de la Sankta Familio".

La 13-an de aprilo 1904, la papo Pio la 10-a, laŭ peto de la pola episkopo Stanisław Zdzitowiecki aprobis la kultadon de la bildo kiu ekde 1906 estas festata la unuan merkredon post la 24-a de aŭgusto.

Reĝoj kaj princoj preĝantaj antaŭ la Mirakla Bildo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

  • Marian Jastrzębiec, W obronie czci Jasnogóry (En la defendo de honoro al Jasna Góra), Polsko-Katolicka Księgarnia Nakładowa Z. Rzepeckiego i S-ki, Poznań 1911, OCLC 69356164.
  • S. Natalia Paś OSB, Czytanie Częstochowskiej Ikony (Legado de Ĉenstoĥova Ikono), TYNIEC Wydawnictwo Benedyktynów, Krakovo 2007, p. 64, ISBN 978-83-7354-206-8
  • Wojciech Kurpik, Częstochowska Hodegetria, Wydawnictwo Bernardinum, 2008, p. 302, ISBN 83-916539-2-7
  • Jarosław Charkiewicz, Tobą raduje się całe stworzenie. Ikonografia Matki Bożej w prawosławiu (Per vi ĝojas la la tuta kreitaĵo. Ikonografio de Dipatrino en ortodoksismo), Warszawska Metropolia Prawosławna, Warszawa 2009, ISBN 978-83-60311-30-1

Eksteraj ligiloj redakti