Virgulino de la Kandeloj

La Virgulino de la Kandeloj (hispane Virgen de la Candelaria) estas unu el la plej antikvaj titoloj de la Virgulino Maria. La liturgia festo estas celebrata en la tuta Katolika Eklezio la 2-an de februaro kaj la pleja festo okazas la 15-an de aŭgusto.

Virgulino de la Kandeloj (Tenerifo)

Bildo ŝia estas kultata en la Kanariaj Insuloj, ĉefe en Tenerifo (aperloko), kie ŝi estas populare konata kiel La Bruneta. Ŝi estas la Patronino de Kanarioj, kaj unu el la sep Patroninoj de la Aŭtonomaj Regionoj de Hispanio. La bildo troviĝas en la niĉo de la Baziliko de la Virgulino de la Kandeloj, en la municipo Candelaria en Tenerifo.

Krom en Kanarioj la Virgulino de la Kandeloj estas la patronino de pluraj urboj de la Nova Mondo, kiaj: Medellín kaj Cartagena de Indias (Kolombio), Camagüey (Kubo) kaj Mayagüez (Puerto-Riko). La kultado al tiu maria nomo enradikiĝis en Peruo kaj ĝenerale en la anda altebenaĵo kaj aliaj nacioj de Ameriko. Ŝi estas kultata en lokoj kun grava kanaria loĝantaro, kie ofte oni uzas ĝin por reprezenti la Kanarian Arkipelagon.