Virina Futbala Mondpokalo

Tiu ĉi artikolo priskribas la Virinan Futbalan Mondpokalon. Pri la Vira Futbala Mondpokalo vidu la artikolon Futbala Mondpokalo.

La Virina Futbala Mondpokalo, oficiale Virina Mondpokalo de FIFA, nacilingve ekzemple angle FIFA Women's World Cup, germane FIFA Frauen-Weltmeisterschafthispane Copa Mundial Femenina de la FIFA, estas turniro por naciaj teamoj de futbalo. Per ĝi ekde la jaro 1991 ĉiun kvaran jaron troviĝas la monda ĉampiona nacia teamo de virina futbalo. La evento okazas simile al la Vira Futbala Mondpokalo, sed ĉiam unu jaron pli poste.

Virina Futbala Mondpokalo
emblemo
futbala konkurso • monda ĉampionkonkurso
Branĉoj Virina Futbala Mondpokalo 1991
Virina Futbala Mondpokalo 1995
Virina Futbala Mondpokalo 1999
Virina Futbala Mondpokalo 2003
Virina Futbala Mondpokalo 2007
Virina Futbala Mondpokalo 2011
Virina Futbala Mondpokalo 2015
Virina Piedpilkada Mondopokalo 2019
Virina Futbala Mondpokalo 2023
• 2027 FIFA Women's World Cup
• 2031 FIFA Women's World Cup
• 2035 FIFA Women's World Cup
• 2039 FIFA Women's World Cup vd
Fondita en 16-a de novembro 1991
En TTT Oficiala retejo vd
vdr
Virina Futbala Mondpokalo
angle  FIFA Women's World Cup
organizanto  FIFA
organizita  ekde 1991
teamoj  24
nuna ĉampiono  Flago de Usono Usono
rekorda ĉampiono  Flago de Usono Usono (4-foje ĉampiono)
rekorda futbalisto  plej multaj matĉoj:
Kristine Lilly (30 matĉoj)

plej multaj goloj:
Marta (17 goloj)

La actuala ĉampiono estas Usono. La turniro de 2023 okazas en Aŭstralio kaj Nov-Zelando, partoprenas 32 teamoj.

Regularo redakti

Kvalifikiĝo redakti

Por rajti je partopreno de la ĉampioneco, la naciaj teamoj devas sukcesi en kvalifikiga kontinenta turniro. Dum en la plej multaj kontinentaj konfederacioj de la tutmonda asocio FIFA, la koresponda kontinenta ĉampionado samtempe estas la kvalifikigo por la monda ĉampionado, la eŭropa federacio UEFA ekde la jaro 1999 organizas apartan kvalifikigan turniron (en la monda ĉampionado de 1991 kaj 1995 la koresponda eŭropa ĉampionado ankoraŭ estis la kvalifikiga turniro). La nacia teamo de la gastiganta lando aŭtomate kvalifikiĝas je partopreno de la ĉampionado pri la monda pokalo. La unuopaj kontinentaj konfederacioj laŭ la antaŭa sukceso de siaj teamoj havas malsaman nombron de partoprenorajtaj teamoj: Eŭropo laŭ la stato de la jaro 2011 havas kvin partoprenantajn naciajn teamojn, kaj Nordameriko (CONCACAF) respektive Azio (AFC) havas po 2,5 teamojn - la triarangaj teamoj de la nordamerika kaj de la azia kontinentaj ĉampionadoj matĉe komparas siajn fortojn kaj la gajnanto de la du matĉoj inter tiuj du teamoj (unu matĉo en Nordameriko, la alia en Azio) ricevas la kvinan ĉampionadan partoprenolokon de la du kontinentoj kune. Sudameriko (CONMEBOL) kaj Afriko (CAF) havas po du partoprenolokojn, kaj Oceanio (OFC) unu.

Turniro redakti

La 15 kvalifikiĝintaj teamoj kaj la teamo de la antaŭe nomumita gastiganta lando en proksimume trisemajna turniro konkuras pri la monda pokalo kaj do pri la titolo de monda ĉampiono. En la unua parto (grupa fazo de la turniro), la teamoj plejparte hazarde dividiĝas al kvar grupoj, en kiu ĉiu teamo ludas kontraŭ ĉiu alia. La po du plej bonaj teamoj avancas al la dua parto, en kiuj komence la ok teamoj estas parigataj laŭ certaj reguloj ("kvaronfinalo"), poste la kvar venkaj teamoj ree estas parigataj ("duonfinalo") kaj la du venkaj teamoj el tio en "finalo" decidas pri la pokala titolo, do la du malvenkaj teamoj el la duonfinalo matĉe decidas pri la tria pozicio de la turniro.

En la unua turnira parto venko de unuopa matĉo rezultigas tri poentojn, sama nombro da goloj en matĉo donas po 1 poenton al ĉiu el la du samfortaj teamoj. Se post ĉiuj matĉoj de la unua parto iuj teamoj havas saman poentonombron kaj maleblas decidi, kiu el ili avancos al la dua turnira parto, ekzistas pluraj kriterioj laŭ kiuj elkalkuliĝas favorata teamo.

Ĝisnunaj partoprenintaj teamoj redakti

   
plej bona rezulto de unuopaj naciaj teamoj nombro da partoprenoj en la dua turnira parto

En la ĝis nun ok okazigitaj pokalaj turniroj partoprenis sume 36 naciaj teamoj. La sekva tabelo montras, en kiu jaro unuopa teamo unuafoje partoprenis la duan turniran parton:

1991   Brazilo   Ĉinio   Danio   Germanio
    Italio   Japanio   Novzelando   Niĝerio
    Norvegio   Svedio   Tajvano   Usono
1995   Aŭstralio   Anglio   Kanado  
1999   Ganao   Meksiko   Nord-Koreio   Rusio
2003   Argentino   Francio   Sud-Koreio  
2007 neniuj unuafojaj partoprenintoj
2011   Ekvatora Gvineo   Kolombio    
2015   Ebur-Bordo   Ekvadoro   Hispanio   Kameruno
    Kostariko   Nederlando   Svislando   Tajlando
2019   Ĉilio   Jamajko   Skotlando   Sud-Afriko
2023   Filipinoj   Haitio   Irlando   Maroko
    Panamo   Portugalio   Vjetnamo   Zambio

La turniroj en superrigardo redakti

jaro gastiganta lando finalo matĉo pri la 3-a pozicio
ĉampiono rezulto 2-a pozicio 3-a pozicio rezulto 4-a pozicio
1991 Ĉinio   Usono 2:1   Norvegio   Svedio 4:0   Germanio
1995 Svedio   Norvegio 2:0   Germanio   Usono 2:0   Ĉinio
1999 Usono   Usono 0:0 pl
5:4
  Ĉinio   Brazilo 0:0 pl
5:4
  Norvegio
2003 Usono   Germanio 2:1
post "ora golo"
  Svedio   Usono 3:1   Kanado
2007 Ĉinio   Germanio 2:0
  Brazilo   Usono 4:1   Norvegio
2011 Germanio   Japanio 2:2 pl
3:1
  Usono   Svedio 2:1   Francio
2015 Kanado   Usono 5:2   Japanio   Anglio 1:0 pl   Germanio
2019 Francio   Usono 2:0   Nederlando   Svedio 2:1   Anglio

Listo de ĉampionaj teamoj redakti

pozicio lando nombro de pokalvenkoj turniroj
1.   Usono 3 1991, 1999, 2015
2.   Germanio 2 2003, 2007
3.   Japanio 1 2011
  Norvegio 1 1995

"Eterna pokala tabelo" redakti

La "Eterna pokala tabelo" estas statistika resumo de ĉiuj turniraj matŝoj. Venko de matĉo en ĝi kalkulatas tri poentojn, sama nombro da goloj post matĉo donas al ĉiu teamo po unu poenton. La jen montrata tabelo havas la staton de majo 2011:

pozicio
nacia teamo
turniraj partoprenoj
matĉoj
venkoj
sendecide
malvenkoj
goloj poentoj
1.   Usono 5 30 24 3 3 84:25 75
2.   Germanio 5 28 20 3 5 84:27 63
3.   Norvegio 5 28 19 2 7 75:36 59
4.   Ĉinio 5 24 13 5 6 48:25 44
5.   Svedio 5 23 13 2 8 46:28 41
6.   Brazilo 5 22 12 3 7 46:34 39
7.   Kanado 4 15 4 3 8 25:39 15
8.   Rusio 2 8 4 0 4 16:14 12
9.   Anglio 2 8 3 2 3 14:15 11
10.   Japanio 5 16 3 2 11 13:40 11
11.   Italio 2 7 3 1 3 11:8 10
12.   Nord-Koreio 3 10 3 1 6 12:17 10
13.   Danio 4 14 3 1 10 19:26 10
14.   Niĝerio 5 16 2 2 12 14:48 8
15.   Aŭstralio 4 13 1 4 8 18:32 7
16.   Francio 1 3 1 1 1 2:3 4
17.   Ganao 3 9 1 1 7 6:29 4
18.   Tajvano 1 4 1 0 3 2:15 3
19.   Sud-Koreio 1 3 0 0 3 1:11 0
20.   Meksiko 1 3 0 0 3 1:15 0
21.   Novzelando 2 6 0 0 6 1:20 0
22.   Argentino 2 6 0 0 6 2:33 0

Rekordaj turniraj partoprenantinoj redakti

Pozicio nomo lando matĉoj turniraj partoprenoj
1 Kristine Lilly   Usono 30 5
2 Julie Foudy   Usono 24 4
3 Joy Fawcett   Usono 23 4
Mia Hamm   Usono 23 4
5 Bente Nordby   Norvegio 22 4
Birgit Prinz   Germanio 22 4
Hege Riise   Norvegio 22 4
Bettina Wiegmann   Germanio 22 4
9 Sun Ŭen   Ĉinio 20 4
10 Briana Scurry   Usono 19 4
Notoj:

Rekordaj trejnistoj redakti

Pozicio nomo lando matĉoj prizorgataj teamoj turniraj partoprenoj
1 Even Pellerud   Norvegio 21 Norvegio (12), Kanado (9) 4 (1991, 1995, 2003, 2007)
2 Marika Domanski Lyfors   Svedio 14 Svedio (10), Ĉinio (4) 3 (1999, 2003, 2007)
3 Gero Bisanz   Germanio 12 Germanio 2 (1991, 1995)
Tony DiCicco   Usono 12 Usono 2 (1995, 1999)
Juanam Ma   Ĉinio 12 Ĉinio 2 (1995, 1999)
6 Tina Theune   Germanio 10 Germanio 2 (1999, 2003)
7 Keld Gantzhorn   Danio 8 Danio 2 (1991, 1995)
Jurij Bijstricki   Rusio 8 Rusio 2 (1999, 2003)
9 Tom Sermanni   Aŭstralio 7 Aŭstralio 2 (1995, 2007)
Tamotsu Suzuki   Japanio 7 Japanio 2 (1991, 1995)

Plej altaj venkoj redakti

Platz venkinto malvenkinto rezulto jaro turnira parto
1 Germanio Argentino
11:0 (5:0)
2007 unua parto
2 Norvegio Niĝerio
8:0 (2:0)
1995 unua parto
Svedio Japanio
8:0 (6:0)
1991 unua parto
4 Usono Tajvano
7:0 (4:0)
1991 kvaronfinalo
Norvegio Kanado
7:0 (3:0)
1995 unua parto
Ĉinio Ganao
7:0 (3:0)
1999 unua parto
7 Brazilo Meksiko
7:1 (5:1)
1999 unua parto
Usono Niĝerio
7:1 (6:1)[S 1]
1999 unua parto
Norvegio Kanado
7:1 (2:1)
1999 unua parto
Germanio Rusio
7:1 (1:0)[S 2]
2003 kvaronfinalo
Norvegio Sudkoreio
7:1 (4:0)
2003 unua parto
12 Germanio Meksiko
6:0 (2:0)
1999 unua parto
Japanio Argentino
6:0 (2:0)
2003 unua parto
notoj:
  1. matĉo kun plej da goloj en la unua duontempo
  2. matĉo kun plej da goloj en la dua duontempo

Eksteraj ligiloj redakti