Virina balotrajto (aŭ elektorajto) estas leĝa juro de la virinoj por partopreni en la landaj kaj lokaj balotoj, elektoj.

Virinoj vice por voĉdoni en Kabul en la unua prezidenta elekto (oktobro 2004) en la historio de Afganio.
Afiŝo de la Germana Virina Movado okaze de la Tago de Virinoj, 1914:
„Heraus mit dem Frauenwahlrecht“ (= "Antaŭen kun la Virina Balotrajto")

La virinoj ne havis balotrajtojn en la antikva Grekio kaj Romio, sed tio mankis ankaŭ en la fruaj demokratioj. La virina balotrajto iĝis grava socia-politika problemo en la 19-a jarcento, ĉefe en Usono kaj Britio.

La unua lando kiu donis balotrajton por la tutlandaj elektoj, estis Nov-Zelando en 1893, ĝin sekvis Aŭstralio (1902), Finnlando (1906) kaj Norvegio (1913). Por la balotrajto plej aktive agadis la sufragetoj.

Komence de la 20-a jarcento, kelkaj naciaj kaj internaciaj organizaĵoj estis establitaj por kunordigi klopodojn ŝanĝi la leĝaron, kiu kondukas al balotrajtoj, la ĉefa estas la Internacia Alianco de Virinoj. La organizo ankaŭ aktive antaŭenigis civitanajn rajtojn por virinoj.

La unua mondmilito kaj ties sekvoj kaŭzis rapidan disvolviĝon de la virina balotrajto. Inter 1914 kaj 1939 en 28 landoj akiris la virinoj samajn rajtojn kiel la viroj. Tiuj landoj estis ekz. Soveta-Rusio (1917), Hungario kaj Kanado (1918), Aŭstrio, Pollando kaj Ĉeĥoslovakio (1918), Germanio kaj Nederlando (1919), kaj Usono (1920), Britio (1918 kaj 1928), Mianmaro (1922), Urugvajo (1927), Ekvadoro (1929), Sud-Afriko (1930), Brazilo kaj Tajlando (1932), Turkio kaj Kubo (1934), Filipinoj (1937). En Brazilo, vere, oni neniam malpermesis la balotrajton al virinoj kaj antaŭ 1930, kelkaj el ili voĉdonis kaj eĉ elektiĝis, sed en 1930 oni kreis specifan legon pri tio kaj iĝis la virina voĉdonadon deviga kiel la vira.

Post la Dua Mondmilito, la virina balotrajto disvastiĝis, plej laste ĝi aperas en la arabaj landoj.

En Francio la virinoj akiris la balotrajton je la 21-a aprilo de 1944, sed voĉdonis unuafoje je la 24-a de aprilo 1945. En Argentino stariĝis la virina balotrajto en 1947, dum la regado de Juan Domingo Perón.[1]

Virinoj representigantaj en la parlamento redakti

Kvankam plej multaj landoj en la mondo agnoskas la rajton de virinoj elekti kaj esti elektitaj al politikaj postenoj, la nivelo de reprezentado de virinoj en elektitaj politikaj instancoj en preskaŭ ĉiuj landoj de la mondo estas pli malalta ol tiu de viroj. Ĝenerale la landoj, kiuj elstaras pri la alta reprezentado de virinoj en la parlamento, estas la skandinavaj landoj, sed la unua lando, kie ina plimulto estas registrita en la parlamento, estas fakte en Afriko, Ruando. Post la elektoj de 2008, la Ruanda Ĉambro de Reprezentantoj havis 44 virinojn el entute 80 membroj, el tiuj 24 estis garantiitaj al virinoj. La inkludo de virinoj en politikon estas unu el la lecionoj pri genocido en Ruando, kaj baziĝas sur la supozo, ke la inkludo de virinoj ne la politikpinto de la lando reduktos etnajn streĉojn.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti