Virino III

pentraĵo far Willem de Kooning

Virino III (Woman III) estas pentraĵo de la abstrakta ekspresionisma pentristo Willem de Kooning. Woman III estas unu el serio de ses pentraĵoj de De Kooning faritaj inter 1951 kaj 1953 en kiuj la centra temo estis virino. 68i mezuras 1.73 je 1.23 m kaj estis finita en 1953.

Fine de 1970 ĝis 1994 ĉi tiu pentraĵo estis parto de kolekto de Muzeo de Nuntempa Arto Teherano, sed post la revolucio en 1979, ĉi tiu pentraĵo ne povis esti montrita pro striktaj reguloj fiksitaj de la registaro pri la vidaj artoj kaj kion ili prezentas.[1] Fine, en 1994 ĝi estis trankvile interŝanĝita de Thomas Ammann Fine Art al David Geffen kontraŭ la resto de la 16-a-jarcenta persa manuskripto, la Ŝahnameo.[2]

En novembro de 2006, Geffen vendis la pentraĵon al miliardulo Steven A. Cohen kontraŭ 137,5 milionoj da usonaj dolaroj, kio igis ĝin la kvara plej multekosta pentraĵo iam ajn vendita.

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. Carol Vogel for NY Times https://www.nytimes.com/2006/11/18/arts/design/18pain.html
  2. Murphy, Kim. Picasso is hiding in Iran, Los Angeles Times, 19 September 2007.