Virtlando

Virtlando (oficiala nomo: Wirtland) estas virtuala mikronacio, kiu raportite estas la unua en la mondo suverena ŝtato ekzistante nur en la Interreto. Virtlando estas eksperimento de domajna leĝo kaj stabila ŝtato, kiu ne havas propran teritorion.

La flago de Virtlando
"Virtlanda Gruo"
Virtlanda poŝtmarko

Historio redakti

Virtlando estis fondata la 14-an de aŭgusto 2008 kiel sociala iniciativo. Ĝi estas reprezentata en oficiala retejo www.wirtland.com. En hodiaŭa tempo Virtlando estas estrata de kanceliero kaj havas celon esti parlamenta demokratio.

Loĝantaro redakti

Loĝantaro de Virtlando havas ŝtatanojn kaj turistojn. En hodiaŭa tempo loĝantaro havas ekzemple 800 homojn. Civitaneco de Virtlando estas malfermata kaj senkosta por ĉiuj homoj, kiuj havas 18 jarojn. Virtlando donas egalajn demokratiajn rajtojn kaj ne diskriminacias per nacio, aĝo, religio, raso kaj sekso. Petskribo por ricevo de civitaneco estas en 7 lingvoj: la angla, hispana, bulgara, portugala, turka, rusa kaj la taja. Virtlando havas interretan socion de propraj ŝtatanoj «Witizens of Wirtland».

Moneroj kaj poŝtmarkoj redakti

En julio 2009 jaro Virtlando komencis fari propran oran moneron, kiu nomiĝas «Virtlanda Gruo». La 23-an de septembro 2009 estis farata arĝenta monero. Virtlando ankaŭ faras unikan poŝtmarkon.

Oficiala retejo redakti