Virusa imunodeficito de katoj

Virusa imunodeficito de katoj (ankaŭ Sindromo de akirita perdo de la imuneco, popole Kata aidoso, enkutimiĝinta siglo FIV, angle Feline Acquired Immune Deficiency Syndrome - FAIDS) estas infekta malsano trafanta katojn.

Viruso redakti

Viruso FIP estas retroviruso kaŭzanta disigon de la imuneco de katoj. Ĝi apartenas en grupon de lentovirusoj simile kiel viruso de HIV, kiu kaŭzas aidoson ĉe homo. Tial oni kutimas nomigi ĝin ankaŭ kiel katan aidoson.

La vituso FIV troviĝas en la sango, salivoj kaj lakto. En ekstera medio ĝi estas nestabila. Tial transporto de la infekto okazas per rekta kontakto inter katoj. Seksa transporto de la viruso ĝis nun ne estis pruvita. Katidoj jam povas kontaĝi jam en la utero, dum nasko, per salivoj aŭ per lakto. Relative pli ofte la kontaĝo okazas ĉe virkatoj dum bataloj je teritorio.

Simptomoj redakti

La viruso kaŭzas malaltigitan defendkapablon de la kato, sekve de kio povas ataki la organismon ordinaraj bakteriojtiniaj infektoj. Tio montriĝas ĉe katoj per pligrandiĝintaj limfaj ganglioj, inflamaj malsaniĝoj de gingivoj, konjunktivito, inflamoj de haŭto, nazkataro, kronikaj diareoj, febroj, malviglado, dum pli longa paso aperas glaŭkomoj kaj diversaj specoj de tumoroj. Ĉe kelkaj unuopuloj aperas diversaj neŭrologiaj abnormalaĵoj kondukantaj al devigaj movoj, timo aŭ nepriregebla agresiemo.

Fazoj de malsaniĝo redakti

  1. Kelke da semajnoj post la kontaĝo ĉe la kato aperas febroj, perdo de apetito, pligrandigitaj limfaj ganglioj, kiuj en la paso de tempo cedos.
  2. La kato estas klinike sana, sed ĝi estas portanto de la viruso.
  3. Iom post iom montriĝas simptomoj - perdo de apetito, nazkataro, spirproblemoj, kronikaj haŭtaj problemoj ks.
  4. Pli ofta apero de malsanoj kaj ties pli grava paso, nereagado je kutima maniero de kuracado kaj sekva dormigo de la besto.

Terapio redakti

Dum ne ekzistas fidinda kuracmetodo kondukanta al resaniĝo de la kata aidoso. Estas necese izoli de la ceteraj la trafitajn bestojn pro risko de transporto de la malsano. Ne estas bezone mortigi la katon tuj diagnozinte la malsanon, ĉar la kato kapablas kun bona zorgemo supervivi eĉ kun la viruso ankoraŭ kelke da plenvaloraj jaroj. Tuj kiam komenciĝos montriĝi longdaŭraj sekundaraj infektoj kaj la besto suferas, poste estas konsiderinda eŭtanazio. La terapio konsistas precipe en:

  • dumtempa kuracado de la sekundaraj infektoj,
  • bredado de la besto laŭeble en pura kaj nestresiganta medio,
  • regula kontrolo de sangaj rezultoj kaj eventuala kemoterapio.

Profilaktiko redakti

En Eŭropo ne ekzistas vakcinaĵo kontraŭ FIV, sed en Usono estis en la jaro 2002 aprobita vakcina preparaĵo.