Visby (el la pranordiaj vortoj vi, "oferloko", kaj by, "urbo"); antaŭe literumita ankaŭ Wisby: urbo en Gotlando; dum sveda leĝaro ankoraŭ distingis inter urboj kaj aliaj municipoj, ĝis la fino de la jaro 1970 Visby estis la sola urbo en la provinco, sed nuntempe la tuta provinco estas nur unu municipo, kaj Visby oficiale nur paroĥo. Maloficiale Visby ankoraŭ ofte estas difinata urbo.

Visby
urba areo de Svedio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 621 xx
Demografio
Loĝantaro 24 951  (2020) [+]
Loĝdenso 1 717 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 57° 38′ N, 18° 18′ O (mapo)57.62899745713318.307108945039Koordinatoj: 57° 38′ N, 18° 18′ O (mapo) [+]
Areo 14,53 km² (1 453 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Visby (Svedio)
Visby (Svedio)
DEC
Visby
Visby
Situo de Visby

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Visby [+]
vdr
La urba muro de Visby
Monda heredaĵo de UNESKO

Visby havis en 2002 22 425 loĝantojn.

Oni ne certe scias kiam la urbo fondiĝis, sed kutima teorio diras ke tio oficiale okazis ĉirkaŭ la jaro 900; jam antaŭ tiu tempo, estis tie komerca centro. Laŭ ĝia nomo, ĝi situas ĉirkaŭ loko sankta en la tradicia, antaŭkristana religio.

En la 12-a jarcento, Visby estas unu el la plej gravaj centroj de la Hanso. Oni memoru, tamen, ke la Hanso estis ligo de urboj, kaj ke foje - ekzemple en Gotlando - estis profunda malamo inter urbo kaj ĝia ĉirkaŭanta regiono. Tio klare videblas ĉe la urbomuro de Visby, kies ĉemara parto estas sufiĉe maldika, dum la enlanda parto estas ege fortika. Eĉ hodiaŭ, la memoro de la Hanso estas populara en Visby mem, sed ne ĉirkaŭe. Dum la Hansa tempo, la loĝantaro de Visby estis fakte duone germana.

Ĉ. la jaro 1200, Visby iĝis patrina urbo de Rigo.

En 1361, Gotlandon konkeris Danio sub la reĝo Valdemar Atterdag. Laŭ loka legendo, li tiam postulis ekonomian kompenson por ne bruligi la urbon; sed estas tre malcerte ĉu tio vere okazis. Oni scias, ke decida batalo okazis tuj ekster la urbomuro, kaj ke tie pereis amason da kamparanoj; sed la urbo ne partoprenis la batalon.

Inter la jaroj 1394 kaj 1398, la urbo estis la centro de piratoj, kiuj konkeris la tutan insulon kaj de tie tre kontraŭbatalis la komercan ligon Hanso. La plej konata el tiuj piratoj estas la historia, inter la germanlingvanoj de la norda kaj balta maroj poste heroigita, figuro Klaus Störtebeker. Dum la jaro 1398 la ordeno de germanaj kavaliroj forpelis la piratojn de la insulo kaj rekonkeris ĝin por la ordeno kaj la Hanso, dum la piratoj surmare plubatalis sen propra haveno.

En 1525 okazis konflikto inter Visby kaj Lübeck, kies soldatoj bruligis la preĝejojn de Visby. Tiuj eks-preĝejoj nun estas, kiel ruinoj, grava turisma allogilo; Visby estas konata kiel la urbo de rozoj kaj ruinoj.

Unu preĝejon oni tamen indulgis: la germanan, Sancta Maria. Ĝi estas nun la katedralo de la urbo kaj de la episkopujo de Visby.

En 1645, Visby kune kun la cetera provinco de Gotlando iĝis parto de Svedio.

En 1661, Visby iĝis la naskiĝloko de la sciencisto Christopher Polhem.

En 1808, dum la lasta milito inter Svedio kaj Rusio, la rusoj aneksis Gotlandon "por eternaj tempoj", kiuj finiĝis post unu monato. Ili venis post pasko laŭ la Gregoria kalendaro, sed antaŭ pasko laŭ la Julia kalendaro; do la katedralo povis tiujare celebri paskon dufoje, la duan fojon laŭ rus-ortodoksa ritaro.

Post tiu monato, Visby kaj Gotlando reiris al Svedio.

Monda heredaĵo de UNESKO

Ekde 1995, "Hanso-urbo Visby" (tio estas la centra parto de la nuna urbo) estas listigita de Unesko kiel Monda Kulturheredaĵo.

Vidindaĵoj redakti

  • La urba muro, konstruita en la 13-a jarcento, 3,5 km longa kun entute 44 turoj
  • La preĝejaj ruinoj
  • La katedralo Sancta Maria
  • ĉ. 150 mezepokaj domoj, pli-malpi bone konservitaj
  • La historia muzeo Gotlands fornsal
  • Botanika ĝardeno de la societo DBV, De badande vännerna ("La banantaj amikoj")
  • Pendumila Monto (Galgberget), norde de la norda muropordo, kun ankoraŭ staranta mezepoka pendumilo - tri kolonoj el po 17 ŝtonoj; vidaĵo nuntempe pli golgoteska ol Golgoto mem

Eksteraj ligiloj redakti