La visneo (Visnea) estas palearktisa plantogenro en la familio de pentafilakacoj. Estas monotipa taksono, ĉar ekzistas nur unu specio [1], mokano. Temas pri endemio de Madejro (Portugalujo) kaj Kanarioj (Hispanujo). Visneo estas laŭrisilva elemento el la ekoregiono Kanariaj sekaj duonarbaroj kaj arbaroj. La arbo estas minacata pro habitatodetruo.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Visneo

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonaj Magnoliopsida
Ordo: Erikaloj Erikales
Familio: Pentafilakacoj Pentaphylacaceae
Genro: Visneo Visnea
L.
Konserva statuso

Konserva statuso: Dependa je protektado (LR/cd)
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Etimologio redakti

La visneo estis dediĉita al N. Visne, komercisto el Lisbono kiu interesiĝis pri la botaniko. La specio nomiĝas V. mocanera, Esperante mokano, laŭ sia loka nomo.

Bibliografio redakti

Referencoj redakti

  1. Johnson, Owen kaj More, David; ( tradukado de Pijoan Rotger, Manuel, 2006 ed. Omega, 2006. ISBN 13: 978-84-282-1400-1. Versio en hispana de la Collins Tree Guide