Vittoriano (itale Il Vittoriano) estas monumento honore al la unua reĝo de unuiĝinta Italio, Viktoro Emanuelo la 2-a. Ĝi situas en Piazza Venezia en Romo, sur flanko de Kapitola monteto.

Vittoriano
Monumento Nazionale a Vittorio Emanuele II
arkitektura strukturo • nemoveblaĵovidindaĵo • historical civil building museum • Italian national museum • museum for an artifact of industrial archaeology • historical park museum • military museum building
Lando Italio • Rome: Study of Clouds vd
Situo Romo
Adreso Piazza Venezia 6, 00187 Roma
Poŝtkodo 00187
Situanta sur piazza Venezia
Posedanto Ministry of Culture vd
Konstrustilo(j) novklasika arkitekturo • eklektika arkitekturo vd
Arkitekto(j) Giuseppe Sacconi vd
Estiĝo 1925
Koordinatoj 41° 53′ 41″ N, 12° 28′ 59″ O (mapo)41.89472222222212.483055555556Koordinatoj: 41° 53′ 41″ N, 12° 28′ 59″ O (mapo)
Vittoriano (Romo)
Vittoriano (Romo)
DEC
Vittoriano
Vittoriano
Situo de Vittoriano
Map
Vittoriano
Jaraj vizitantoj: {{{vizitantoj}}}
Parto de National symbols of Italy • Q121076467 vd
Retpaĝo https://vive.cultura.gov.it/it/
vdr

Historio kaj ekstero redakti

La projekto estis ellaborita de Giuseppe Sacconi en empira etoso de romia arkitekturo. La konstruado daŭris de 1885 ĝis 1911 jaroj. La vasta ŝtuparo kondukas al Altaro de Patrio, kiun beligas altreliefoj kaj statuo de Romo. Sub l’altaro estas tombo de la Nekonata Soldato de la jaro 1921 kaj eterna flamo, kiujn oni dediĉis al falintoj en la Unua Mondmilito. Du fontanoj en la flankoj simbolas Tirenan kaj Adriatikan marojn. En supro de la monumento sublimas sin la rajda bronza statuo de Viktoro Emanuelo la 2-a mem (antaŭe orumita), alta je 12 metroj. Sur ĝia bazamento situas bildoj de italaj regionoj kaj urboj. En la flankoj de la grandega portiko estas du bronzaj ĉaroj kun statuoj de flugilaj Venko kaj Unueco, kiujn kreis Carlo Fontana kaj Paolo Bartolini en 1908.

La plena konstruo estas larĝa je 135 metroj kaj alta je 70 metroj (kun la ĉaroj — je 81 metroj). En Vittoriano situas du muzeoj: de Risorgimento kaj de mararmeaj standardoj. Malgraŭ beleco de la konstruo, multaj romanoj opinias, ke ĝi kontrastas kontraŭ barokaj konstruaĵoj de Placo Venecio. Ili nomas ĝin degne «Tajpilo» (Macchina da Scrivere), «Edziĝfesta torto» kaj «Proteza dentaro».


Bildaro redakti

Eksteraj ligiloj redakti