Vivo de Jesuo (france Vie de Jésus) estas biografio pri la historia Jesuo Kristo de la franca filozofo Ernest Renan, aperinta en 1863. Ĝi estas la unua parto de la verko Histoire des origines du christianisme (Historio de la originoj de la Kristanismo).

Presado sen supersignoj redakti

Pro praktikaj kialoj en la verko la supersignoj estis anstataŭigitaj per h, kio estas permesata de Fundamento mem sed ĉar tio okazis dum la ido-krizo, dum la sekvaj du jaroj, tiu eldono estis ofte citita de idistoj kiel ekzemplo de netaŭgeco de esperanta alfabeto. Diras la tradukinto:

 
 Averto de l' tradukinto

La leganto miros, ekvidante ke chi tiu libro estas presita sensupersigna Eble li pensos, ke ni volis ennovigi incitate de ia reforma manio. Sed eble li konsideros nian provon pli simpatie, se li bonvolos kredi la sincerecon dela jenaj vortoj. Ni mem tute malaprobis iam la « flankan alfabeton » Tamen, la sperto nin instruis. Ni penis presigi chi tiun libron che presejo havanta supersignojn, sed post unujara vana atendado, ni decidighis presigi ghin aliloke. Tiam ni konstatis, ke la kelkaj aliaj presistoj, kiuj havas la supersignojn, konsideras ilin kiel privilegio kaj postulas prezojn troajn, kiuj neniel estas kunireblaj kun la prezo de verko «popola» Fine,trovante presiston, ni ekaudis pri bruoj de shanghoj sufiche gravaj en la lingvo, por forigi gluajn supersignojn. Tiam ni havis du elektojn: 1-e utili la neinformitecon de presisto por igi lin akiri presliterojn supersignajn, kiuj eble post kelke da semajnoj estus neuzeblaj; 2-e simple alpreni la solvon, kiun nia Majstro donis li mem. Ni plishatis la plej honoran. Se tiuj tialoj ne sufichus por kontentigi la leganton, ni diros al li ke Dro. Zamenhof mem sciigis al ni persone sian aprobon pri tiela preso sensupersigna de chi tiu verko. Post tia aprobo, ni kredas chian ajn tialon senbezona. Multe da samideanoj pasigantaj plendis ofte pro la supersignoj, sed chiuj atendas ekzemplon. Ni esperas, ke chi tiu modesta ilin kuraghigos. Ni neniel kontraŭbatalas la supersignojn, sed ni opinias ke, char la nombro de la kompostilo (linotipoj) kaj skribmaŝinoj pli kaj pli grandighas, kaj char Esperanto pli kaj pli chiepresighas, sensupersigna presado alvenas ghustatempe en la praktiko.

Ni estas certa, ke se la leganto bonvolos konsideri senpartie la aferon, li rapide kutimighos al tiela alfabeto. Per tiu bonvolo, li helpos efike al nia afero, forigante unu el ghiaj gravaj baroj. Marto 1907 

Recenzoj redakti

 
 El la franca tradukis la verkon Emile Gasse al Esperanto en 1907. La supersignoj anstataŭigitaj per h. „Bona, fidela traduko de famega verko!“ 
— Théophile Cart, Lingvo Internacia 1907, p: 569.
 
 Sro Em. Gasse entreprenis la tradukon de la bela verko de Ernest Renan : Vivo de Jesuo kaj riĉigis la Esperantan literaturon per tre bona kaj tre preciza traduko ; la stilo estas flua kaj ĉiam simpla, la aŭtoro trouzas nek la participojn, nek la kunmetitajn vortojn, plie la formo de la frazoj estas simpla kaj la rezultato multe valoras.

Tiu libro estas presita sen helpo de la supersignitaj literoj kaj, laŭ la Fundamento, la aŭtoro uzis la duoblajn literojn rekomenditajn, en tiu okazo, de Dro. Zamenhof mem. Nu, la rezultato estas bedaŭrinda, la lingvo ŝajnas nelegebla kaj oni ricevas tiel malgajan impreson ke oni baldaŭ konkludas kontraŭ tiu akcepto de alfabeto. La duliteroj ch kaj sh ne estas ĉiam facile akcepteblaj, kaj la aliaj: gh, hh, jh farigas la lingvon iafoje kaoza. Montro de kelkaj tekstoj estas necesa por tion opinii:

Ghia kuragho, ghia sereneco, ghia instruighemo, ghia indiferenteco al ridindeco, ghiaj grandaj heroecaj instinktoj, ghia gusto por la farajhoj artaj.... (p. 9).
La marbordo, konsistanta el shtonegoj kaj rondaj shtonoj, vere estas tiu de mareto... Ghi estas klara, pura, senshlima, chiam batata en la sama loko de la malpeza movado de la ondoj. Promontoretoj, kovrataj de rozlauroj, tamaricoj kaj de kaporerujoj dornaj tie montrighas; en du lokoj precipe, che la enfluejo de Jurdeno apud Tarisheo, kaj che la bordo de la ebenajho de Genesareto, estas ebriigantaj florghardenoj, kie la ondoj venas estingighi en masivojn herbetajn kaj florajn (p. 66).
La reghino de Saba, aldiris li, starighos che la jughotago kontraŭ la homoj de chitiu samaghularo... La Ninivanoj starighos che la jughotago kontraŭ chitiu samaghularo kaj ghin kondamnos, (p. 132).
... la feston fonditan de Juda Makhhabeo en la memoro de la purigo de la templo post la malpiegajhoj de Antiohhus Epifano. (p. 145).
... ke chi tiu malkuraghajho kashita enhavis grandan maldelikatecon, (p. 160).
... che chiuj chirkauajhoj de Jeruzalemo. (p. 172).

Ni haltu. Oni konsentos ke forpelo de supersignitaj literoj postulas ankaŭ forpelon de kelkaj nunaj formoj kaj radikoj. La libro de Sro Gasse tion montras evidente kaj ni devas esti al li dankemaj, ĉar al ni li montris veran danĝeron en uzo de la Zamenhofa rekomendo. Sed apero de tiu libro montras ankoraŭ al ni alian dankon de la demando, flankon kiun ni kvantigos financa, ĉar en vortaro ni ne trovis alian ĝentilan adjektivon.

Tio povus ankoraŭ klarigi certan nunan sintenadon ; la leganto mem juĝos kaj ni reproduktos plene la kuriozan averton de Sro E. Gasse. 
— Mozano. La belga sonorilo - Numero 077, Februaro (1908)