En goo, ŝtongrupo vivas kiam ĝi estas kaptebla neniel. Ŝtongrupo mortos kiam oni ne povas savi ĝin.

Mortinta ŝtongrupo estos forigata de la ludtabulo nur fine de la partio. Tiajn ŝtonojn oni konsideras kiel vere kaptitaj ŝtonoj.

Ŝtongrupo estas neniam kaptebla, eĉ ĉirkaŭita de malamika formacio, kiam enhavas almenaŭ du realajn okulojn. Praktike, sufiĉas ke tiu ŝtongrupo havu la eblecon enhavi ilin.

Per la supra bildo oni montras vivantajn ŝtonarojn kiuj enhavas po du realaj okuloj.

Estas videblaj sur la suba bildo vivantaj ŝtonaroj kiuj havas la eblon enhavi po du realaj okuloj.

Ĉiuj malrealaj okuloj situantaj inter realaj okuloj funkcias kvazaŭ tiuj estus ankaŭ realaj, ĉar malamiko ne povas detrui ilin.

Intersekcoj markitaj per 'a' estas malrealaj okuloj funkciantaj kvazaŭ realaj.

KUNEKZISTO (Seki)
Se ene de areo sendependa de la cetera parto de la ludtabulo estas du malamikaj formacioj enhavantaj po neniom da okuloj ĉiu formacio, aŭ enhavantaj po unu okulo ĉiu, kaj tiuj formacioj povas nek kapti unu la alian nek atari-i, ĉar tio estigus memmortigan situacion, oni diras ke ambaŭ formacioj kunekzistas. La malplenaj intersekcoj en tiu areo estas nenies poentoj.
Dosiero:Go18.png
SPECIALAJ SEKI-SITUACIOJ
Tri specialaj Seki-situacioj ekzistas, montrataj en la jena ekzemplo. Ŝajne ili estas je Seki-situacio, tamen, laŭ decido de akademiaj kaj federaciaj aŭtoritatoj, la nigrajn oni tasku mortintaj.
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.