Viziero estas parto de kasko, kiun oni malsuprenŝovas por ŝirmi la vizaĵon, kaj tra kiu oni povas vidi kaj spiri.

Kasko kun viziero

Ĝi ankaŭ estas peco el ledoŝtofo muntita fronte sur kaskedo, ĉapo aŭ alia kapvesto. Ĝi ŝirmas la okulojn kontraŭ sunradioj kaj pluveroj.

Tenisistino Ashley Harkleroad portas sportvizieron je la Australian Open en 2007