VjentianoVjentjano (ວຽງຈັນ Viangchan, en laŭa lingvo) estas ĉefurbo de Laoso. Ĝi havas ĉirkaŭ 200 000 loĝantojn (jaro 2005) kaj en la aglomero loĝas ĉirkaŭ 716 000 (jaro 2004). La urbo troviĝas ĉe la maldekstra bordo de la rivero Mekongo, kiu landlimas Laoson kaj Tajlandon.

Vjentiano
Kunurbejourba areo • urbego • limurbo • plej granda urbo
Administrado
Demografio
Loĝantaro 948 487  (2020) [+]
Loĝdenso 242 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 17° 59′ N, 102° 38′ O (mapo)17.98102.63Koordinatoj: 17° 59′ N, 102° 38′ O (mapo) [+]
Alto 174 m [+]
Areo 3920 km² ( 392 000 ha) [+]
Horzono UTC+07:00 [+]
Vjentiano (Laoso)
Vjentiano (Laoso)
DEC
Vjentiano
Vjentiano
Situo de Vjentiano

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Vientiane [+]
vdr
Templo Wat Si Muang
Budho-parko
Stupao Pha That Luang

Historio redakti

Fondo de la urbo ne estas konata, sed supozeble okazis antaŭ la 11-a jarcento. La plej frua konata reĝlando en la loko nomiĝis "Lan Xang" kaj estiĝis 1354. Tiam la urbo Vjentiano estis grava loko, kaj poste dum jaro 1563 ĝi iĝis ĉefurbo. Inter 1707 kaj 1779 la urbo estis memstara urboŝtato. La francoj okupis la regionon dum 1893 kaj Vjentiano iĝis ĉefurbo de la franca kolonio jaro 1899. La lando Laoso akiris sendependecon en 1954 kaj Vjentiano iĝis ĝia ĉefurbo.

Distriktoj redakti

  • Ĉantabuli
  • Hadkaifong
  • Siĥottabong
  • Sisattanak
  • Ksajseta

Vidindaĵoj redakti

  • budhana katedralo Pa Tat Luang
  • Nacia Muzeo
  • monumento pri sendependeco

Trafiko redakti

Internacia flughaveno Wattay estas la plej grava. Disponeblas ponto trans rivero Mekongo.