Vjetnamlingva Vikipedio

la enciklopedio Vikipedio en la vjetnama lingvo

La vjetnamlingva Vikipedio (vjetname Wikipedia tiếng Việt) estas vjetnamlingva aŭtonomeca eldono de Vikipedio.

Vjetnamlingva Vikipedio
Retadreso vi.wikipedia.org
Kategorio Vikipedio (libera reta enciklopedio)
Lingvo vjetnama
Posedanto Fondaĵo Vikimedio
Statistikoj
je la 25-a de aprilo 2024
Artikolnombro 1 292 903
Profundeco 723.4
Paĝoj 19 467 074
Redaktoj 71 267 241
Uzantoj 951 592
Aktivaj uzantoj 1 518
Administrantoj 15
Dosieroj 26 158
vdr

Kiel la aliaj lingvaj eldonoj de Vikipedio, la projekta enhavo estas kaj kreita kaj rigardata per la programaro MediaVikio. La precipa konkurenco de la vjetnama vikipedio estas la Enciklopedia Vortaro de Vjetnamo (Từ điển Bách khoa toàn thư Việt Nam), ŝtate subvenciita enciklopedia vortaro ankaŭ atingebla en la komputila reto.

Historio redakti

La vjetnama vikipedio origine komenciĝis en novembro 2002, per ĉefpaĝo kaj artikolo pri la organizaĵo Internet Society. La projekto havis malmultan publikan atenton kaj ne ekricevis signifajn kontribuojn ĝis ĝi "restartiĝis en oktobro 2003, kaj la pli nova, Unikodo-kapabla programaro MediaVikio estis instalita baldaŭ post tio.

 
emblemo celebranta la 300 000-an artikolon

La 26-an de aŭgusto 2008, la vjetnama vikipedio ricevis sian 50 000-an artikolon - (nur) 432 el tiuj artikoloj estis kreitaj pere de interretaj robotoj. Ĝis la tempo kiam la projekto atingis sian 100 000-an artikolon la 12-an de septembro 2009, robote kreitaj artikoloj konsistigis proksimume 5 procentaĵojn de la tuta artikolaro. La projekto estas iom nekutima inter la aliaj grandaj diverslingvaj vikipediaj eldonoj en tio ke ĝi havas signife pli da registritaj uzantoj ol da artikoloj, sed ekde 2009 ĝi estas en stato de rapida kresko.

La 2-an de februaro 2012 la projekto atingis sian 300 000-an artikolon.

La vjetnama vikipedio uzas AVIM, tajpa programo uzanta Ĝavaskripton, kiu permesas al uzantoj tajpi akcentitajn vjetnamajn literojn en pluraj popularaj tajpaj metodoj, kiel Telex kaj VIQR. La preferata tajpa sistemo povas esti elektata en la ĉapitro titolita "Gõ tiếng Việt" en la maldekstra menuo de ĉiu projekta paĝo.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti