Vjetnamoj en Tajvano

Vjetnamoj en Tajvano estas unu el la plej granda komunumo de eksterlandaj enloĝantoj de la insulo. El la ĉirkaŭ 80.000 vjetnamaj laboristoj, kiuj loĝis sur Tajvano en 2006, 60.000 laboras kiel hejmaj servistoj, 16.000 en fabrikoj, 2.000 en mara industrio kaj la ceteraj en aliaj fakoj. Ili reprezentas 21% de la eksterlandaj laboristoj de la insulo.[1] 42% laboras en Tajpeo, ties regiono aŭ Taojuan-regiono.[2] Aldone, 118.300 vjetnaminoj, kiuj renkontis tajvanajn virojn pro internaciaj renkontservoj loĝis en Tajvano en 2005.[3]

Vjetnamoj en Tajvano
etno
Suma populacio
Ŝtatoj kun signifa populacio
Lingvo(j)


Religio



vdr

Labormigrado redakti

Tajvano estas la plej grava celo por vjetnamaj labormigrantoj, ĉefe la fabrikoj kaj la fiŝkaptindustrio. En 2002 la 13.200 vjetnamaj laboristoj en Tajvano reprezentis 28.5 % de la 46.200 vjetnamoj laborantaj eksterlande. Tiel Tajvano estas post Malajzio la dua plej populara celo antaŭ Laoso. Eĉ kiam malpligrandiĝis kiel celo Sudkoreio kaj Japanio, Tajvano konservis sian gravecon.[4]

Renkontservoj kaj geedziĝoj redakti

Internaciaj renkontservoj floras en Vjetnamio, malgraŭ sia malleĝeco. 118.300 vjetnaminoj, ĉefe el la suda Vjetnamio estis edziniĝintaj al tajvanaj viroj en 2005.[3] Jam en 2001 vjetnaminoj estis 49 % el ĉiuj eksterlanddevenaj edzinoj en Tajvano. Ilia meza aĝo situas inter 25 kaj 26, dum tiu de ŝiaj edzoj estis 36. 54 % devenis el Ho-Ĉi-Min-urbo. 73 % apartenis al la etno Kinh, la plej granda etno en Vjetnamio, dum la ceteraj 27 % estis ĉin-devenaj.[5] 72.411 (60%) el ĉiuj vjetnamaj edzinoj en Tajvano (en 2005) edziniĝis dum la lastaj dek jaroj.[3] Vjetnaminoj edziniĝintaj al tajvanoj reprezentis 85 % de la 11.973 personoj, kiuj iĝis ĉinaj civitanoj en [2006].[6] La vjetnama registaro starigis regularon pri internaciaj geedziĝoj inter 2002 kaj 2005, inter kiuj troviĝas eblo de malpermeso, kiam la aĝdiferenco estas tro granda, aŭ kiam la geedzoj ne havas komunan lingvon.[7]

Famuloj redakti

Referencoj redakti

  1. Vietnamnet Bridge, Vietnam News Agency Arkivigite je 2009-02-10 per la retarkivo Wayback Machine, 12-an de decembro 2006, "Demand for Vietnamese labour goes up in Taiwanese market"
  2. Taipei Times: Thousands of Vietnamese mark new year, 18-an de januaro 2006
  3. 3,0 3,1 3,2 VN-Taiwan discuss brides’ rights in illegally-made matches Arkivigite je 2007-12-31 per la retarkivo Wayback Machine, Vietnamnet Bridge, Vietnam News Agency, 23-an de aŭgusto 2005, Quang Hanh
  4. Labour Migration in Asia: Trends, Challenges and Policy Responses in Countries of Origin, International Organisation for Migration, ISBN 92-9068-177-2, 2003, pp. 2004-2005
  5. 社會階層化下的婚姻移民與國內勞動市場:以越南新娘為例 (socia tavelado, vjetnama renkont-migrado kaj la tajvano labormerkato) Arkivigite je 2011-07-19 per la retarkivo Wayback Machine, Wang Hong-Zen, marto 2001, n°41, pp. 99–127, gazeto "Taiwan: A Radical Quarterly in Social Studies" (ĉine)
  6. Ministrio pri internaj aferoj de la respubliko de Ĉinio: 95年我國國籍之歸化、回復及喪失情況 Arkivigite je 2007-02-26 per la retarkivo Wayback Machine (Naturaligo, retrovo aŭ perdo de nacieco en nia lando en la respublika jaro 95), 22-an de februaro 2007 (ĉine)
  7. 越南「好女性」的文化邊界與「越南新娘」:「尊嚴」vs.「靈魂之債」 Arkivigite je 2011-07-19 per la retarkivo Wayback Machine (La kultura limo de 'bonaj virinoj' en Vjetnamio kaj de 'vjetnamaj edzinoj': 'orgojlo' kontraŭ 'ŝuldo de la amo'), Lee Mei-Hsien, vol. 3, n° 1, aprilo 2006, pp. 37–62 (ĉine), gazeto: Taiwan Journal of Southeast Asian Studies, issn 1811-5713
  8. Tajvano, vidita de eksterlanda pastro: Nguyen Van Hung Arkivigite je 2008-02-05 per la retarkivo Wayback Machine, 18-an de decembro 2007, 外籍神父看台灣 阮文雄, United Daily News (ĉine)

Eksteraj ligiloj redakti