Vlădeni
komunumo en Rumanio
Vlădeni [vlədenj] (hungare Vledény vlede:nj, germane: Wladein) estas vilaĝo en Rumanio nordokcidente de Codlea. En 1910 ĝi nombris 1 272 loĝantojn (rumanoj, hungaroj), en 1992 884 (rumanoj, 2,6% hungaroj). Ĝia unua skriba mencio estis en 1570. Ĝi estis rumana vilaĝo. En 1658 la turkaj-tataraj milititoj detruis ĝin. En la jaroj 1717-1719 la triono de ĝia loĝantaro pereis pro pesto. En la 17-a kaj 19-a jarcentoj ĝi estis la bieno de la urbo Braŝovo. Ĝis 1919 apartenis al Hungario (Fogaras (reĝa departemento) vármegye). Administre ĝi apartenas al Dumbrăviţa.
Fonto redakti
- Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapest.
- Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio)
Eksteraj ligiloj redakti
- Administra mapo de distrikto[rompita ligilo]
- Popolnombrado 2002
- Interaga mapo de distrikto