Vladimír Jiránek

ĉeĥaj bohumoraj desegnistoj kaj libro-ilustristoj

Vladimír Jiránek (naskiĝinta la 6-an de junio de 1938 en Hradec Králové - mortis la 6-an de novembro 2012) estis unu el la plej popularaj ĉeĥaj bohumoraj desegnistoj kaj libro-ilustristoj, kiu kontribuis al multaj gazetoj kaj eldonis plurajn proprajn librojn de sia desegnita humuro. Plie li estas ankaŭ ĉeĥa reĝisoro, kiu reĝisoras animeajn filmojn, krom multaj li animeis animean serion pri Pat kaj Mat.

Vladimír Jiránek
Persona informo
Naskiĝo 6-an de junio 1938 (1938-06-06)
en Hradec Králové
Morto 6-an de novembro 2012 (2012-11-06) (74-jaraĝa)
en Prago
Lingvoj ĉeĥa
Ŝtataneco ĈeĥioĈeĥoslovakio
Familio
Frat(in)o Miroslav Jiránek
Okupo
Okupo filmreĝisoroverkistoaktoroanimaciisto • grafikartisto • karikaturisto • ilustristoscenaristo
Verkoj Pat kaj Mat
Bob and Bobby - Top Hat Rabbits
vdr

Li studis filozofian fakultaton de Universitato de Karolo en Prago, fakon ĵurnalistiko (1962).

Liaj originalaj kaj spritaj desegnoj aperadis en multaj ĉeĥaj gazetoj (ekz. Mladý svět, Vesmír, Technický magazín, Lidové noviny), ekde 1993 li desegnas precipe por Mladá fronta Dnes.

Popularaj estas ankaŭ liaj animeaj filmoj, aprezataj en filmfestivaloj (ekz. Chicago, Zagrebo, Teherano, Budapeŝto, Rennes):

  • Automatik (Aŭtomatikulo)
  • Pivo přes ulici (Biero transe de la strato)
  • Dobré jitro (Bonan matenon)
  • Výlet (Ekskurso)
  • Hokej je hra (Hokeo estas ludo)
  • Zpráva o stavu civilizace (Raporto pri la stato de la civilizacio)
  • Co jsme udělali slepicím (Kion ni faris al kokinoj, 1978 - Ora Urso en film-festivalo en la Okcidenta Berlino)
  • Bob a Bobek, králíci z klobouku (Bob kaj Bobek, kunikloj el ĉapelo)

Kun reĝisoro Lubomír Beneš li kunlaboris pri filmoj:

  • KuťáciPat a Mat (Memfarantoj aŭ Pat kaj Mat, 1976)
  • Rohy (Kornoj, 1989)
  • Nábytek (Meblaro, 1989)
  • Klíč (Ŝlosilo, 1989)
  • Střecha (Tegmento, 1990)
  • Sekačka (Herbofalĉa maŝino, 1990)
  • Generální úklid (Granda ordigo, 1990)
  • Dveře (Pordo, 1990)

Libroj de desegnita humuro redakti

  • Anekdoty pro civilizaci (Anekdotoj por civilizacio, 1977)
  • Běžte a milujte se (Iru kaj amoru, 1987)
  • Bob a Bobek, králíci z klobouku (Bob kaj Bobek, kunikloj el ĉapelo, 1988)
  • Knížka pro snílky (Libro por revuloj, 1989)
  • Události (Eventoj, 1990)
  • Doktorská knížka (Libro pri doktoroj, 1997)
  • (Ne)kuřácká knížka (Libro por (ne)fumantoj, 2000)
  • To byla léta devadesátá (Ĝi estis jaroj 1990-aj, 2000)

Vidu ankaŭ redakti