Vladimir Grigorjeviĉ ŜUĤOV (ruse Владимир Григорьевич Шухов) naskiĝis la 28-an de aŭgusto n.s. 1853 en urbo Grajvorono, Belgoroda provinco, Rusia Imperio, mortis la 2-an de februaro 1939 en Moskvo. Li estis eminenta rusa sciencisto, inĝeniero, arkitekto kaj inventinto. Iufoje oni nomas lin "Rusa Edison".

Vladimir Ŝuĥov
Persona informo
Naskiĝo 28-an de aŭgusto 1853 (1853-08-28)
en Grajvoron
Morto 2-an de februaro 1939 (1939-02-02) (85-jaraĝa)
en Moskvo
Tombo Novodeviĉje tombejo vd
Lingvoj rusa vd
Loĝloko Nauchnye Rabotniki Cooperative Apartment Building vd
Ŝtataneco Rusia ImperioSovetunio vd
Alma mater Moskva Ŝtata Teknika Universitato • Imperial Moscow Technical School vd
Profesio
Okupo inventistoarkitektofotistoinĝeniero • militinĝeniero • fizikistosciencisto vd
Laborkampo konstrua inĝenierartopetrolindustrio • nafto-dukto • oil depot • fluid catalytic cracking • konstruado • konstruo vd
Verkado
Verkoj Shukhov Tower ❦
Shukhov tower on the Oka River ❦
Shukhov tower in Polibino ❦
Stanislav-Adziogol Lighthouse vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Lia patro Grigorij Petroviĉ Ŝuĥov apartenis al fama rusa dinastio, kies kelkaj generacioj militservis en la rusa armeo kiel oficiroj. Patrino Vera Kapitonovna Poĵidajeva ankaŭ maturiĝis en la milita medio, ĉar ŝia patro estis oficiro.

Dum lernado en loka gimnazio oni rimarkis lian telenton kaj pasion al inventado. Tial laŭ rekomendo de la patro Vladimir komencis studi en Moskva Imperiestra Teknika Lernejo (nun Teknika Universitato Bauman), kiun li sukcese finis en 1876 meritinte la Oran medalon. De tiam li flue parolis en la angla, la franca kaj la germana lingvoj.

En 1894 li edziĝis al Anna Nikolajevna Medinceva. La geedzoj havis kvin gefilojn: Ksenia, Sergej, Fabij, Vera kaj Vladimir.

Sferoj de lia agado estis multe diversflankaj. Laŭ liaj inventoj kaj projektoj oni kreis naftajn destilojn, specialajn duktojn kaj ujojn por naftaĵoj kaj gasoj, fornegojn, metalajn tegmentojn kun vitroj, fervojajn pontojn, noriojn por greno, kablotramojn k.t.p. Li estas kreinto de la rusia naftoŝiparo. Laŭ lia projekto ĝis nun funkcias rotaciebla sceno de fama Moskva Arta Ĉeĥov Teatro .

Lia ĉefa inventaĵo estas metalaj turoj kun unika hiperbola strukturo, kiun li unue prezentis en urbo Niĵnij Novgorod en 1896. Li patentigis sian inventaĵon, kiu havis grandan sukceson. La akvoturon aĉetis lia amiko, fama mecenato Jurij Neĉajev-Malcov kaj establis en sia bieno Polibino. Ĝi konserviĝis ĝis nun.

En 1919-1922 laŭ projekto de Vladimir Ŝuĥov oni konstruis la metalan turon en Moskvo por brodkasti radion. Ĝi aspektas kiel teleskopa konstrukciaĵo, kies alteco atingas 160 metrojn. Ĝin konsistigas ses sekcioj. La 19-an de marto 1922 ĝi ekfunkciis. Ekde la 10-a de marto 1939 ĝin oni uzis ĉefe kiel TV dissendilo.

Fremduloj ofte invitis lin elmigri por riĉiĝi en Usono aŭ iu eŭropa lando, sed Vladimir Ŝuĥov kiel vera patrioto ĉiam rifuzis ĉiujn proponojn.

La 2-an de februaro 1939 en la moskva familia apartamento okazis incendio pro la falinta kandelo, kio mortigis la scienciston.

Vladimir Ŝuĥov estis sepultita en moskva Novodeviĉje tombejo.

En 2008 okazis inaŭguro de grandioza monumento omaĝe al Vladimir Ŝuĥov en Turgenev placo de Moskvo.

Vidu ankaŭ redakti