Vladimir Ivanoviĉ DAL (ruse Владимир Иванович Даль, ankaŭ literumita Dahl; naskiĝis la 10-an de novembro jul. respektive 22-an de novembro greg. 1801 en Luhansko, nuna Ukrainio; mortis la 22-an de septembro jul. respektive 4-an de oktobro greg. 1872 en Moskvo) estis inter la plej gravaj rusiaj leksikografoj kaj aŭtoro de la plej ampleksa vortaro de la rusa lingvo.

Vladimir Dal
Persona informo
Aliaj nomoj Казак Луганский
Naskiĝo 10-an de novembro 1801 (1801-11-10)
en Luhansko, Slavyanoserbsky Uyezd,  Rusia Imperio
Morto 22-an de septembro 1872 (1872-09-22) (70-jaraĝa)
en Moskvo
Tombo Vagankovo-tombejo
Lingvoj rusa
Ŝtataneco Rusia Imperio
Alma mater Q62018688
Subskribo Vladimir Dal
Familio
Patro Johann Christian Dahl
Frat(in)o Karl Dahl
Edz(in)o Julie Dahl • Yekaterina Sokolova
Infanoj Lev Vladimirovich Dahl • Olga Demidova
Okupo
Okupo vortaristo • lingvistofilozofo • dialektologo • verkistokuracisto • etnologo • verkisto de porinfana literaturo • militisto • kolektisto de fabeloj • folkloristo • etnografo
Verkoj Explanatory Dictionary of the Living Great Russian Language
Proverbs of the Russian people
Q23033949
vdr

Lia patro estis la dana lingvisto Johan Christian Dahl, kiu interalie studis medicinon en la universitato de Jena en Germanio. Lia patrino Maria Freitag devenis el familio de rusiaj germanoj kaj estis tre talentita muzikistino kaj kantistino. Inter la jaroj 1814 kaj 1826 Vladimir Dal servis en la mararmeo de la Rusia Imperio. Li sukcese finis studon de medicino en la universitato de Tartu en Estonio, tiutempe parto de la Rusia Imperio.

Ekde la jaro 1832 Vladimir Dal publikigis plurajn novelojn. Li estis amiko de Aleksandr Puŝkin. En la jaro 1838 estis membro de la Rusia Akademio de Sciencoj.

Lia ĉefa verko, leksikono en kvar volumoj kun pli ol 30.000 ĉapitroj, publikiĝis inter la jaroj 1863 kaj 1866.

La monda organizaĵo UNESKO deklaris la jaron 2000 Internacia Jaro de Vladimir Dal.

Eksteraj ligiloj redakti

Informoj pri Vladimir Dal en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)