Vladimir Georgiev Ŝkodrov

Vladimir Georgiev Ŝkodrov (bulgare Владимир Георгиев Шкодров ; naskiĝis la 10-an de februaro 1930 en Lom (Bulgario), mortis la 31-an de aŭgusto 2010 en Sofio) estis bulgara astronomo, profesoro en la Universitato de Ŝumen kaj rektoro de la centro de formado de la Bulgara akademio de la sciencoj.

Vladimir Georgiev Ŝkodrov
Persona informo
NomoVladimir Georgiev Ŝkodrov
Dato de naskiĝo10-a de februaro 1930
NaskiĝlokoLom (Bulgario)
Dato de morto31-a de aŭgusto 2010
MortolokoSofio
Mortokialomalsano [+]
Aĝo je morto80
Okupoj kaj profesioj
Okupoastronomo
Geografio
ŜtatoBulgario
Ceteraj informoj
Honorigoordeno "Malnova Monto", honorcivitano [+]
Portalo pri Homoj
vdr

Li malkovris plurajn asteroidojn, inter kiuj la apolonan asteroidon 4486 Mitrao kun Eric Walter Elst (Mitrao estas rigardita kiel plej komplikforman objekton de la sunsistemo).

Li estas honora civitano de la urbo Ŝumen. La asteroido 4364 Shkodrov estis tiel nomita en lia honoro.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti


Malkovritaj asteroidoj : 9
3546 Atanasoff 28-a de septembro 1983 kun E. F. Helin,
Violeta Ivanova
kaj A. Georgieva,
4486 Mithra 22-a de septembro 1987 kun Eric Walter Elst
6636 Kintanar 11-a de septembro 1988
9732 Juchnovski 24-a de septembro 1984 kun Violeta Ivanova
11852 Shoumen 10-a de septembro 1988
11856 Nicolabonev 11-a de septembro 1988
12246 Pliska 11-a de septembro 1988
14342 Iglika 23-a de septembro 1984 kun Violeta Ivanova
(14839) 1988 RH8 11-a de septembro 1988