Vladimir Tretchikoff
Vladimir Tretchikoff aŭ TREĈIKOV aŭ TREĈIKOFF (n. 13-an de decembro 1913 en Petropavlovsk, Kazaĥio; m. 26-an de aŭgusto 2006 en Kaburbo, Sud-Afriko) estis komercie sukcesa artisto - lia pentraĵo Chinese Girl (iĝis populara kiel la The Green Lady) estas la plej ofte vendata pentraĵa reproduktaĵo (pli ol duonmilionoj).
Vladimir Tretchikoff | |
---|---|
Persona informo | |
Aliaj nomoj | King of Kitsch |
Naskiĝo | 13-an de decembro 1913 en Petropavlo |
Morto | 26-an de aŭgusto 2006 (92-jaraĝa) en Kaburbo |
Lingvoj | angla • rusa |
Ŝtataneco | Sud-Afriko |
Okupo | |
Okupo | pentristo |
Verkoj | Alicia Markova "The Dying Swan" Chinese Girl |
TTT | |
Retejo | http://www.vladimirtretchikoff.com/ |
Liaj superrealismaj pentraĵoj, bildoj el tiuj, estis centmilione venditaj en la 1960-70-aj jaroj.
Lia familio fuĝis dum la bolŝevika revolucio al ĉinio, kie li monkolektis per desegnado de karikaturoj. Li translokiĝis en 1946 al Sud-Afriko, kie li famiĝis en la 1950-aj jaroj. Lia agado kulminis komence de la 1960-aj jaroj.