Vladimir Vernadskij

Vladimir, aŭ Volodimir, Ivanoviĉ VERNADSKIJ (ruse Владимир Иванович Вернадский, ukraine Володимир Іванович Вернадський, naskiĝis la 28-an de februaro[jul.]/ 12-an de marto 1863[greg.], mortis la 6-an de januaro 1945) estis fama rusia, sovetia biologo, geologo, kemiisto kaj pensulo. Estante ukraino laŭ etna origino, li estis la fondinto de la Akademio de Sciencoj de Ukrainio.[1][2][3]

Vladimir Vernadskij
Persona informo
Naskiĝo 28-an de februaro 1863 (1863-02-28)
en Sankt-Peterburgo
Morto 6-an de januaro 1945 (1945-01-06) (81-jaraĝa)
en Moskvo
Mortokialo apopleksio
Tombo Novodeviĉje tombejo
Lingvoj rusaukrainafrancagermana
Loĝloko Rusia ImperioSovetunio
Ŝtataneco Rusia ImperioRespubliko Rusio • Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko • SovetunioUkraina Popola Respubliko
Alma mater Sankt-Peterburga Ŝtata Universitato • fakltato de fiziko kaj matematiko de la Sankt-Peterburga Universitato • Imperia Sankt-Peterburga Universitato
Subskribo Vladimir Vernadskij
Familio
Patro Ivan Vernadsky
Patrino Anna Petrovna
Edz(in)o Q110364095
Infanoj George Vernadsky • Nina Volodymyrivna Vernadska
Okupo
Okupo filozofogeologobiologo • biogeokemiisto • kemiisto • universitata instruisto • ekologo • geokemiisto • mineralogo • instruisto
vdr
germanlingva grafikaĵo pri la Karbono-ciklo
Vladimir Vernadskij dum la restado en Parizo 1889

Unu el la plej gravaj studoj faritaj de li estas la studo pri biosfero, en kiu li montris ke ĉiuj vivaj estaĵoj influas la montarajn sedimentojn. Enkadre de la biosfera studo, Vernadskij traktis ankaŭ noosferon, kiel parton de biosfero en kiu vivas la homo.

Vernadskij estas aŭtoro de pli ol kvarcent verkoj, inter kiuj estas "Historio de mineraloj de la tera krusto".

Biografio redakti

 
lia familio en Poltava en 1908. De maldekstre lia filo Georgo, bofrato Pavlo kaj ties fratino Natalija, la edzino de Vladimir, filino Nina kaj Vladimir mem
 
1000 hrivnoj, la plej granda monbileto de Ukrainio, kun portreto de Volodimir Vernadskij

Vernadskij naskiĝis en Sankt-Peterburgo, Rusia Imperio, en la familio de la indiĝenaj kievanoj ekonomikisto Ivan Vernadskij kaj muzikinstruistino Anna Konstantinoviĉ. Ivan Vernadskij estis profesoro pri politika ekonomio en Kievo ĉe la Universitato Sankta Vladimiro antaŭ translokiĝo al Sankt-Peterburgo; tiam li havis la civilan rangon de aktiva ŝtata konsilisto kaj laboris en la Reganta Senato en Sankt-Peterburgo. La patrino de Vladimiro estis rusa nobelino de ukraina kozaka deveno.[4] En 1868 la familio Vernadskij translokiĝis al Ĥarkivo/Ĥarkovo, kie li frekventis elementan lernejon kaj kie en 1873 li komencis studi en la provinca gimnazio.

Pst la gimnazio, Vernadskij studentiĝis ĉe Sankt-Peterburga Ŝtata Universitato kaj finis studadon en 1885. Ĉar la posteno de mineralogo en la universitato estis vaka, kaj la geologoj Vasilij Dokuĉaev kaj Aleksej Pavlov instruis mineralogion por tempeto, Vernadskij elektis eniri mineralogion. Tamen en 1888–1890, li vojaĝis tra Eŭropo, studante la muzeojn de Parizo kaj Londono, kaj laborante en Munkeno kaj Parizo.

Provante trovi temon por sia doktoriga tezo, li unue iris al Napolo por studi sub kristalografo Arcangelo Scacchi, kiu estis senila antaŭ tiu tempo. La kondiĉo de Scacchi igis Vernadskij iri al Germanio por studi sub Paul Groth, kuratoro de mineraloj en la Germana Muzeo en Munkeno. Li lernis uzi la modernan ekipaĵon de Groth, kiu inkludis maŝinon por studi la optikajn, termikajn, elastajn, magnetajn kaj elektrajn trajtojn de kristaloj. Li ankaŭ akiris aliron al la fizika laboratorio de Leonhard Sohncke, inter la jaroj 1886 kaj 1897 profesoro de fiziko en la Teknologia Universitato Munkeno, kiu studis kristaliĝon dum tiu periodo.

Fine de 1890 li ree estis en Sankt-Peterburgo, dum la sekvaj jaroj laboris kiel decento tie kaj politike aktiviĝis komence de la Rusia revolucio de 1905. Interalie, li membriĝis en la Konstitucia Demokratia Partio, servis kiel parlamentano, sed rezignis pri tiu pozicio por protesti kontraŭ tio ke la caro forte malhelpis funkciadon de la parlamento Dumao. Li funkciis kiel profesoro kaj poste kiel vicrektoro de la Moskva Universitato, de kiu li ankaŭ eksiĝis en 1911 en protesto kontraŭ la reakcia politiko de la imperia registaro.

Post la februara revolucio de 1917, li deĵoris en pluraj komisionoj de agrikulturo kaj eduko de la provizora registaro, inkluzive de asista ministro de edukado.

Esplorado redakti

La tre diversaj esploradoj de James Lovelock, Vladimir Vernadskij, Cesare Emiliani, Harmon Craig helpas grave pri la esplorado de estintecaj oceanoj, sedimentoj kaj la klimato kaj pri la karbono-ciklo.

Memoro redakti

Omaĝe al Vernadskij, interalie, estis nomitaj:

Referencoj redakti

  1. Mark Bassin, Sergey Glebov and Marlene Laruelle: Between Europe and Asia: The Origins, Theories, and Legacies of Russian Eurasianism (Inter Eŭropo kaj Azio: La Originoj, Teorioj kaj Heredaĵoj de Rusa Eŭraziismo), libro publikigita la 17-an de julio 2015 per la eldonejo de la University of Pittsburgh, 288 paĝoj. Citaĵo tradukita "Ĉiuj pruvoj kiujn ni havas sugestas, ke la familio Vernadskij verŝajne apartenis al la grupeto de etnaj ukrainoj, kiuj havis duoblan "rusan - ukrainan" identecon. ... Estas ĝenerala konsento inter fakuloj, ke de tre frue Vladimir Vernadskij (kiu, kvankam naskiĝinta en Peterburgo ja vivis kiel juna knabo kun siaj gepatroj en Ukrainio - en la urbo Ĥarkivo) konsciis pri sia ukraina origino. Li konservis fervoran intereson en ukrainaj aferoj post kiam li moviĝis al Sankt-Peterburgo kaj Moskvo, kaj dum la jardeka procedo de la rusa revolucio partoprenis ĉiujn gravajn debatojn pri la "ukrainia demando" en sia duobla kapacito de eminenta akademia kaj influa politikisto."
  2. anglalingva portreto pri li de la Eŭropa Geoscienca Unio (EGU), arkivigita en oktobro 2021. Citaĵo tradukita "Vladimir Ivanoviĉ Vernadskij estis ukraina-ruslanda scienculo"}}
  3. "Honoring Vladimir Vernadsky: Russian-Ukrainian Scientist's 150th Year Wraps Up" (Honorante Vladimir Vernadskij: Finiĝas la 150-a Jaro de la rusa-ukrainia sciencisto), arkivigite el la retejo larouchepac.com
  4. В.В. Томазов (V.V. Tomazov): "Генеалогія В.І. Вернадського: походження та родинні зв'язки" (genealogio de V.I. Vernadskij: vojaĝo de patrujo), 2013, paĝoj 87 ĝis 94 en la faka revuo Наука та наукознавство (latinliterigite Nauka ta naukoznavstvo, "Scienco kaj sciencaj studoj"), jen en formato PDF

Eksteraj ligiloj redakti