Vladimir Vojnoviĉ

Vladimir Nikolajeviĉ VOJNOVIĈ (ruse Владимир Николаевич Войнович; naskiĝinta la 26-an de septembro 1932 en Duŝanbo, mortinta la 27-an de julio 2018 en Moskvo[1]) estis grava rusa verkisto kaj satiristo.

Vladimir Vojnoviĉ
Persona informo
Naskiĝo 26-an de septembro 1932 (1932-09-26)
en Duŝanbeo, Taĝika Soveta Socialisma Respubliko,  Sovetunio
Morto 27-an de julio 2018 (2018-07-27) (85-jaraĝa)
en Moskvo
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per korinfarkto vd
Tombo Trojekurov-tombejo vd
Lingvoj rusa vd
Ŝtataneco SovetunioGermanioRusio vd
Profesio
Okupo poeto • verkisto • sciencfikcia verkisto • pentristo • dramaturgo • kantotekstisto • disidento vd
Laborkampo literaturo • opinia ĵurnalismo • poezio • kantoteksto • pentrado vd
Verkado
Verkoj Moscow 2042 ❦
The Life and Extraordinary Adventures of Private Ivan Chonkin vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Surscenigo de Ĉonkin-teatraĵo, ĉ. 2009
Abonkupono pri verkara eldono de Vojnoviĉ, 1991

Vivo redakti

Vojnoviĉ estis i.a. paŝtisto, ĉarpentisto, flugmaŝinmekanikisto, fervojisto kaj radifonikonsilisto antaŭ ol ekverkisti en la 1956-a jaro. Unue li ankoraŭ skribis pompajn laŭdhimnojn en la honoro de herooj de socialismo.

Inter 1963 kaj 1970 li inverse verkis la pikareskan romanon La aventuroj konsiderindaj de la soldato Ivan Ĉonkin, satira satisfakciaĵo kontraŭ la absurda politika sistemo sovetunia. Per tiu ete malinteligenta ĉefrolo, kiu ankoraŭ aperis en la romano Tronpretendanto Ivan Ĉonkin, Vojnoviĉ sukcesis krei tipon similan al Jozefo Ŝvejk de la ĉeĥa verkisto Jaroslav Hašek. La kondiĉojn dum la diktaturo stalina Ĉonkin absurdigas per striktega obeo kaj senkritika sekvo.

La unua furorromano ĉonkina famigis Vojnoviĉ en la malsocialismaj landoj. La publikigo kiel ankaŭ la apogo fare de la homrajta movado sovetia igis ke Vojnoviĉ forpelitis en 1974 el la sovetia verkista ligo kaj en 1980 el la patrujo. La sekvintajn jarojn li vivis en Munkeno.

Rehabilitiĝo oficiala fariĝis en 1990 kaj al la verkisto sekve aljuĝitis diversaj premioj, laste ekz. la Rusia ŝtata premio pro la romano La lasta amo de Aglaja Revkina. Ekde la rehabilitiĝo li alterne vivis en Munkeno kaj Moskvo.[2] Liaj verkoj tradukitis en pli ol 30 lingvoj. En 2016 li ricevis la Lev-Kopelev-premion.

Verkoj redakti

Rakontoj redakti

  • 1961 – Tie ĉi ni vivas (Мы здесь живем)
  • 1967 – Du amikoj (Два товарища)
  • 1976 – Vivo kaj aventuroj de la soldato Ivan Ĉonkin (Жизнь и необычайные приключения солдата Ивана Чонкина)
  • 1979 – Tronpretendanto Ĉonkin (Претендент на престол)
  • 1986 – Moskvo 2042 (Москва 2042)
  • 1988 – La kufo (Шапка)
  • 2000 – La lasta amo de Aglaja Revkina (Монументальная пропаганда)

Dramoj redakti

  • 1983 – Fikcia geedziĝo (Фиктивный брак)
  • 1985 – La juĝejo (Трибунал)

Noveloj kaj rakontoj redakti

  • 1975 – Akcidento ĉe Metropol (Происшествие в «Метрополе»)
  • 1976 – Ivankado aŭ la enkonduko de la verkisto Vojnoviĉ en novan loĝejon (Иванькиада, или Рассказ о вселении писателя Войновича в новую квартиру)

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti