Vlky, hungare Vők germane Nickelsdorf estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Bratislavo, en Distrikto Senec.

Vlky troviĝas en la plej griza parto

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Vlky situas sur ebenaĵo, fine de sakovojo, laŭ maldekstra bordo de Danubo-branĉo. Bratislavo troviĝas 21 km-ojn.

Historio redakti

La vilaĝo apartenis al la eklezio de Pozsony dum regado de Béla la 4-a en 1260. Ofte okazis inundoj, ekzemple en 1845, tiam la vilaĝo elektis alian lokon por la rekonstruo. En 1910 loĝis en Vők 218 homoj, (ĉiuj hungaroj). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Pozsony (reĝa departemento), al distrikto de Somorja, poste al Ĉeĥoslovakio, ekde 1993 al Slovakio. En 1920 incendio okazis. Inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 1951 kolĥozo formiĝis. En 2001 loĝis en Vlky 399 homoj, (309 hungaroj, 84 slovakoj, 6 ĉeĥoj).

Vidindaĵo redakti

  • nobeldomo de Hideghéthy de 1920

Fontoj redakti

  • hungara kaj slovaka Vikipedioj
  • http:adatbazis.mtaki.hungary.com