Voĉo de Usono (Voice of America, VdA) estas la oficiala al-eksterlanda elsendo-stacio (por radio kaj televido) de la usona registaro. Ĝi elsendas satelite kaj surtere kaj estas aŭskultebla ankaŭ per la interreto.

Voĉo de Usono
emblemo
radiostacio • international broadcasting • retgazeto • organizaĵo laŭ 501(c)(4) • state media • publika elsendado
Komenco 1-a de februaro 1942 vd
Lando(j) Usono vd
Sidejo Vaŝingtono
Posedata de Federacia Registaro de Usono vd
Posedatoj VOA-PNN • VOA1 • DWVA vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La usona registaro jam antaŭ dua mondmilito dissendis al eksterlando, kaj en 1942 - fariĝinte militanto - elsendis programon kun la nomo Voĉo de Ameriko. En 1947 VdA komencis elsendi ankaŭ en rusa lingvo por respondi al la soveta propagando kontraŭ usonaj politikistoj. Sovetunio siaflanke ekde 1949 provis elektronike malhelpi ke sovetianoj povas ricevi la informojn. VdA ankaŭ instalis programojn celitaj al aliaj landoj de la orienta bloko, ankaŭ PR Ĉinio.

La elsendoj de la stacio estas elsenditaj ĉirkaŭ la mondo kaj per surteraj dissendiloj (AM - AmplitudModulado, FM - FrekvencModulado kaj mallongondoj) kaj help de perantaj amaskomunikiloj kun kiuj la VdA havas kunlaborajn interkonsentojn.

Elsendoj en Baza Angla (nomita Speciala Angla) redakti

En 1959, la dissendservo iniciatis elsendojn en "speciala angla" kun la celo dissendi programojn en facila angla (uzante bazan vortprovizon de 1 500 vortoj) por nedenaska anglalingva aŭskultantaro. Elsendoj en speciala angla inkludas novaĵojn, resumojn pri scienco kaj spacesploro, usonan kulturon kaj muzikajn ĝisdatigojn kaj rakontojn pri famaj roluloj en usona historio. Instruistoj de la angla kiel dua lingvo tra la mondo uzas elsendojn en speciala angla kiel ilon por ke siaj studentoj lernu la lingvon kaj kulturon. En oktobro 2009, la datreveno de tiuj elsendoj estis markita. [1]

Post la malvarma milito redakti

La fino de la Malvarma Milito malfermis seninterrompajn elsendajn kapablecojn por la VdA kaj ĝi vastigis la lingvojn en kiuj ĝi elsendis kaj la kovrozonojn al areoj kie estis subpremado de la loĝantaroj kiel Kurdio, Ruando, Tibeto kaj la antaŭa Jugoslavio. La VdA ankaŭ dissendas programojn ene de lokaj dissendantoj kiel ekzemple la programo "Hebron Se Aga" (en la urdua: "Preter la titoloj") en la nacia afgana televidservo.

En 1994, prezidanto Bill Clinton kreis la Broadcasting Board of Governors (Guberniestroj de la dissendaj korpuso) kaj la International Broadcasting Bureau (IBB, Internacia dissenda buroo) kiel sendependajn federaciajn agentejojn, nuligita la United States Information Agency (Agentejo de informado de Usono). La nova agentejo inkludis inspektadon kaj kontrolon de ĉiuj internaciaj dissendantoj de la administracio kiel ekzemple Free Europe Radio, Free China Radio, Sawa Radio kaj Al Hurra en la araba, kaj Radio Farda en la persa.

En 1994, VdA estis la unua kiu uzis la interreton por starigi elsendostacion kiu dissendas novaĵon kaj ĝisdatigitan enhavon ade en sia retejo. [2] La retejo ofertas enhavon en 44 lingvoj. VdA ankaŭ uzas jutubon por publikigi ties programaron. En februaro 2004, al-Hura kanalo en la araba estis establita, dissendita per satelito al 22 arabaj landoj.

VdA kaj Esperanto redakti

Por VdU laboris interalie 1960/61 Wilhelm Solzbacher, germano elmigrinta al Usono (parolanta en Esperanto) kaj la hungaro Denis Silagi en Munkeno. Regulaj radiaj elsendoj en ILo okazis inter 1960 kaj 1962.[3]

Radiostacioj resendantaj ĉiutagan bultenon de Voĉo de Usono redakti

En la hispana redakti

Referencoj redakti