Voigtstedt

komunumo en Turingio, Germanio

Voigtstedt estas loĝloko kaj eksa komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Kyffhäuser de la federacia lando Turingio, kaj ekde januaro 2019 estas parto de la urba komunumo Artern. Fine de la jaro 2017 la loĝloko havis 877 loĝantojn.

Voigtstedt
Blazono
Voigtstedt (Germanio)
Voigtstedt (Germanio)
DEC

Map

komunumo en Germanio • komunumoparto en Germanio
Administrado
Federacia lando Turingio
Distrikto Distrikto Kyffhäuser
Komunumo Artern
Urborajtoj
Telefona antaŭkodo 0 34 66
Poŝtkodo 06556
Aŭtomobila kodo KYF
Oficiala Municipokodo 16065076
Politiko
Demografio
Geografio
Geografia situo 51° 23′ N, 11° 18′ O (mapo)51.39083311.306944Koordinatoj: 51° 23′ N, 11° 18′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 125 m
Areo 11,44 km²
vdr

Situo redakti

La landa ŝoseo B 86 kaj la fervojlinio inter Artern kaj Roßleben kondukas trans la vilaĝo estante je alteco de 125 metroj ĉe Kleine Helme, flanka branĉo de la rivero Helme. Ĉirkaŭas la basenon apudartern-an norde Harco, okcidente Kyffhäuser-montaro kaj oriente la arbaro Ziegelrodaer Forst. Temas pri unu el la plej varmaj kaj malsekaj regionoj de Turingio.

 
Mario-kirko en Voigtstedt

Historio redakti

Je la komenco de la 9-a jc Voigstedt menciitas en bienarregistro de Abatejo Hersfeld sub la nomo Vocstat. Sur eta insulo de Helme staris iam akvokastelo ĉe la nordorienta angulo de la vilaĝo. Certa Henriko de Vokstete menciitis en 1200, verŝajne la burgestro. En 1208 notitis kastelo de kiu nenie videblas restaĵoj.[1] Intertempe estis eĉ ses kavalirbienoj surloke, i.a. Amtsgut, Schloßgut, Hinterturm, Wechsunger Hof kaj Kresses Hof. La vilaĝo estis ankaŭ sidejo de administradejo responsa pri Voigtstedt, Nikolausrieth, Katharinenrieth kaj Schönfeld. La nobela dinastio Knutonoj/Knaut posedis surloke inter 1453 kaj 1554 bienon kiu ankoraŭ en la 19-a jc portis ilian nomon (Knauthof).

Dum la Dua mondmilito 57 virinoj kaj viroj ĉefe el Rusio, Ukrainio kaj Pollando punlaboris tie ĉi.[2]

Loĝantarnombro redakti

Evoluo enloĝantara (31-a de decembro):

  • 1994 - 1183
  • 1995 - 1172
  • 1996 - 1169
  • 1997 - 1141
  • 1998 - 1133
  • 1999 - 1104
  • 2000 - 1085
  • 2001 - 1064
  • 2002 - 1068
  • 2003 - 1063
  • 2004 - 1049
  • 2005 - 1040
  • 2006 - 1031
  • 2007 - 1016
  • 2008 - 0993
  • 2009 - 0969
  • 2010 - 0958
  • 2011 - 0926
  • 2012 - 918
  • 2013 - 911
  • 2014 - 874
  • 2015 - 856
  • 2016 - 880
Fonto: Thüringer Landesamt für Statistik

Trafiko redakti

Voigtleben havas haltejon ĉe la fervojlinio inter Sangerhausen kaj Erfurto.

Vidindaĵoj redakti

Gefiloj redakti

Literaturo redakti

  • Jörg Kleemann: Das Gräberfeld von Voigtstedt, Kyffhäuserkreis. En: Ethnographisch-Archäologische Zeitschrift 38/1997, p. 1-38.
  • H. Wehrli, Herausgeber: Paläontologische Abhandlungen, Abteilung A, Paläozoologie Band II, Heft 2/3, Akademie-Verlag Berlino, julio 1965
  • Internationales Paläontologisches Kolloquium. 1963, Weimar: Das Pleistozaen von Voigtstedt, 1965

Notoj redakti

  1. Michael Köhler: Thüringer Burgen und befestigte vor- und frühgeschichtliche Wohnplätze Jenzig Verlag 2001 ISBN 3-910141-43-9, p. 259
  2. Thüringer Verband der Verfolgten des Naziregimes - Bund der Antifaschisten und Studienkreis deutscher Widerstand 1933-1945 (eld.): Heimatgeschichtlicher Wegweiser zu Stätten des Widerstandes und der Verfolgung 1933-1945, Reihe: Heimatgeschichtliche Wegweiser Band 8 Thüringen, Erfurt 2003, p. 178, ISBN 3-88864-343-0

Eksteraj ligiloj redakti