Vojaĝaverto estas oficiala rekomendo kutime publikigita de registara ministerio aŭ aŭtoritato en la lando, por provizi la civitanon per informoj kaj rekomendoj pri diversaj riskfaktoroj en landoj ĉirkaŭ la mondo, kiel terorismo, malsano, malordo, krimo, konsulaj aferoj (kiel vizaj aferoj) kaj pli.

En multaj landoj, kutime la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj estas tiu kiu respondecas pri publikigado de rekomendoj kaj avertoj pri diversaj temoj (krimo, malsano, malordo, naturaj katastrofoj, ktp.), krom la minaco de terorismo. En Usono, ekzemple, la Usona Departemento de Ŝtato respondecas pri eldonado de vojaĝavertoj.

La listo de vojaĝaj avertoj estas periode ĝisdatigita, konforme al evoluoj en malsamaj landoj kaj spionaj ĝisdatigoj.

Eksteraj ligiloj redakti