Vojskarabo (angle: travel bug) estas (en la angla lingvo) registrita marko de Groundspeak Inc., usona firmao, kiu posedas la retejon geocaching.com. Vojskarabo estas maldika metala etikedo (ŝildeto) uzata en la geokaŝado-ludo. Vojskarabo havas numeron per kiu on povas spuri la vojon, kiun ĝi iras dum sia vojaĝo de iu kaŝujo al iu alia. Ofte iu objekto estas fiksita al la vojskarabo. Simila ludobjekto estas geomonero.

Vojskarabo (travel bug) "Pirat Captain Kyro"

La angla vorto travel bug havas la signifon vojaĝemulo. Tio bone priskribas la celon de la vjaskaraboj: ili vojaĝu prefere rapide de geokaŝujo al geokaŝujo.