Volkenroda (abatejo)

La monaĥejo Volkenroda estas iama cisterciana klostro en la samnoma parto de la komunumo Körner en Turingio (Germanio). De tie ĉi ekas la Pilgrimvojo Loccum-Volkenroda.

Klostergut Volkenroda (2005)

Historio redakti

 
Klostergut Volkenroda (~ 1900)

Sur la muroj de antikva palatina burgo fondiĝis en 1131 klostro fare de cistercianoj el Altenkamp. En 1150 oni sukcesis konsekri la monaĥejan preĝejon. Jam dum la fondiĝo la klostro proviziĝis per konsiderebla grundaro, en kies sekvo evoluis agrikulturaj kooperativoj. Danke al multnombraj donacoj kaj alkiradoj Volkenroda baldaŭ iĝis unu el la plej riĉaj kaj renomitaj abatejoj en Turingio. El ĉi tie okazis multaj aliaj fondiĝoj: inter la volkenrodaj monaĥejidoj oni nomu nur la klostrojn Waldsassen (1133), Reifenstein (1162), Loccum (1163) kaj Dobrilugk (1165). La finon de la 15-a jarcento en Volkenroda loĝis grandega nombro da monaĥoj kaj laikaj fratoj. Tamen per povomisuzo kaj malbona politiko de la monaĥejestroj ĝia iompostioma dekadenco estis preparata.

 
Abateja preĝejo

En Mühlhausen aperis la ribelanto Thomas Müntzer kiu faris ekscitigantajn paroladojn kontraŭ la klerikaro kaj la klostroj. Post la eksplodo de la kamparana milito en la jaro 1525 la monaĥejo kvazaŭ neniiĝis. Poste oni ĝin rekonstruis provizore por likvidi ĝin finfine en 1540 laŭ la evoluo de la reformacio. Dum la Tridekjara Milito en 1641 la loko suferis aliajn detruojn. Dum la 17-a kaj la sekvanta jarcento la tuta komplekso kadukiĝis pli kaj pli. En 1802 partoj de la preĝejo estis rekonstruataj. Laŭ ŝtataj programoj en la Vajmara Respubliko la ejoj utiliĝis kiel loĝejoj. Ĝis la jaro 1968 funkciis la preĝejo kiel evangelia paroĥa preĝejo, kiam pro ruiniĝanta stato ĝi devis esti fermota. Restis nur klostromuraĵoj en formo de ringo kaj ŝtona pordego el 1574.

Rekonstruo kiel kultura kaj kleriga centro redakti

La komencon de la 1990-aj jaroj ekzistis krom la klostraj ruinoj nur kelkaj domoj. Ekis en 1993 la registrita subtena societo "Rekonstruado Abatejo de Volkenroda" kun la celo de revivigo de monaĥejaj tradicioj. Ekde 1994 responsis tie la Jesuo-Kongregacio el Gnadenthal (Hünfelden/Heslando) instalonte spiritan komunumon. Ĉiutage estas farataj brevieraj preĝhoroj kaj diservoj respektive diservoj kun speciala temo, ekzemple tiaj kun speciala muzika enkadrigo aŭ tiaj apartaj por motorciklistoj.

La Eŭropa Unio premiis la monaĥejon per la titolo "protektota kultura heredaĵo de eŭropa rango" en 1996. Oni aranĝis tie ankaŭ eŭropan junularklerigad-centron kaj gastejon.

Kristo-Pavilono redakti

Dum la jaro 2001 la Kristo-Pavilono de la eklezioj katolika kaj protestanta sur la tereno de la ekspozicio EXPO 2000 (Hanovro) translokiĝis ĉi tien. Ĝi ekfunkciis kiel ne plu ekzistanta longa navo de la klostra kirko. Aliaj eventoj regule okazantaj en la pavilono estas i.a. koncertoj, komunaj aktivecoj en laborgrupoj, prelegoj, filmprezentadoj liberaeraj. Ĉiujare okazas impona koncertvespero de la Ĥoro de la Festivaloj de Bad Hersfeld.

 
Kristo-Pavilono

Literaturo redakti

  • Ulrike Köhler, Michael Mohrmann, Constantin Beyer; Volkenroda: Kloster - Ehemalige Zisterzienserabtei; Verlag Schnell & Steiner 3. Aufl. 2005; ISBN 3-7954-5931-1
  • Margot Käßmann, Dieter Ameling; Der Christus-Pavillon: Von der Expo 2000 zum Kloster Volkenroda; Verlag Stahleisen 2001; ISBN 3-514-00670-9
  • Dorothea Stäbler. Geschmack der Vergangenheit; gusto pri estinteco [rompita ligilo]

Vidu ankaŭ redakti

Ligiloj redakti