La Volkoj (latine Volcae) estas aro da keltaj popoloj.

Volkoj
tribo • historia etno
Keltoj
Suma populacio
Ŝtatoj kun signifa populacio
Lingvo(j)


Religio



vdr

Ili unuafoje estas menciitaj en 69 a.K. de Cicerono en lia pledado Pro Fonteio kun la Alobrogoj[1]. Tito Livio ankaŭ mencias ilin en sia Ab Urbe Condita rilate kun Hanibalo kiu renkontis ilin ambaŭflanke de Rodano en 218 a.K. [2]. Julio Cezaro, citante Eratostenon, situas la Volkojn Tektosagajn en la hercina arbaro[3] kaj supozas ke ili devenas de Narbona Gaŭlio. La supozo estas malĝusta ĉar estas pli verŝajne ke ili devenis precize de suda Ĝermanio kie Ĝermanoj renkontis ilin unue.[4] Gravaj interŝanĝoj inter Ĝermanoj kaj Volkoj estus la kaŭzo de vortpruntado: la ĝermana vorto Walh kiu unue signifis keltlingvajn homojn kaj poste latinidlingvajn fontus el la nomo de tiuj Keltoj.

Historio redakti

 
Situo kaj migrado de la Volkoj tra Eŭropo

Iuj historiistoj supozas ke la Volkoj kaj la Tektosagoj (kiujn Cesaro aparte nomas) origine estis apartaj triboj. Ili estus unu el la novaj etnogrupoj kiu formiĝis dum la milita dismigrado de la Keltoj en la 3-a jarcento a.K. el diversaj moviĝemaj grupoj ekster la triba sistemo[5].

Kiam la antikvaj aŭtoroj situas la alvenon de la transalpaj Boioj en Cispadanion en la 5-a jarcento a.K., la senarbigita kaj kultivita parto de la hercina arbaro kiu proksimume koincidas kun nuna Bohemio ŝajnas senigita de sia loĝantaro. Tiam tie instaliĝis grupoj verŝajne elvenantaj el la svisa altebeno.

Nova etna aro tiam estus formiĝinta en Bohemio kaj Moravio kiun oni povas konsideri kiel la Volkoj Tektosagaj.

Kun iliaj najbaroj la Boioj ĉe la supra Elbo kaj la Kotinoj okcidente, ili establas multajn opidojn kaj ekspluatas la naturajn riĉaĵojn de la regiono. Ilia kulturo floris inter 150 kaj 50 a.K. kaj poste malaperis pro la premo de Ĝermanoj norde kaj Dakoj oriente

Ili respondecas kun aliaj triboj pri la fama militekskurso[6] al Delfo dum ilia granda ekspedicio en la Balkana duoninsulo en -279. Post tio branĉo instaliĝis en Anatolio por formi kun la Tolistobogioj kaj la Trokmoj la Komunumon de la Galatoj (greke: Κοινόν Γαλάτων Koinon Galaton). Alia branĉo iris ĉirkaŭ -270/-260 al Narbona Gaŭlio allogita de la ebleco fariĝi dungsoldatoj por la Kartaganoj kaj por la Romianoj kaj de tie disdividiĝis en du grupojn : unuflanke la Volkoj Tektosagaj kun ĉefurbo Tolosa kaj aliflanke la Volkoj Arekomaj en la regiono de Nemasus, la rivero Hérault estante limo inter la du triboj.

Nomoj redakti

Volcae elvenus el prakelta *wolko- (pluvo, malsekeco) aŭ *wlikwo- (malseketa)[7]. volkoj sekve estus « la popolo de la malsekeco» au pli verŝajne «la popolo de la rivero». Oni ankaŭ tradukas 'Volcae' per «falko»[8] kaj «lupo».

Notoj kaj referencoj redakti

  1. latine «[…] vos Volcarum atque Allobrogum testimoniis non credere timetis?», Cicero, Pro Fonteio, 26
  2. latine «Hannibal ceteris metu aut pretio pacatis iam in Volcarum peruenerat agrum, gentis ualidae. Colunt autem circa utramque ripam Rhodani;» Tito Livio, Ab Urbe Condita, XXI, 26.
  3. Hercina arbaro : fr:forêt hercynienne
  4. germane Eduard Norden, Die germanische Urgeschichte in Tacitus Germania, B. G. Teubner, Leipzig, 1922, pp. 359
  5. angle Venceslas Kruta, Celts: History and Civilization, Hachette Illustrated, Londres, 2004, pp. 204
  6. fr:Grande expédition
  7. Dictionnaire Proto-celtique — Anglais. Arkivita el la originalo je 2006-01-14. Alirita 2009-11-06.
  8. Xavier Delamare, Dictionnaire de la langue gauloise, Une approche linguistique du vieux celtique continental, Errance, Collection des Hespérides, 2003

Vidu ankaŭ redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bibliografio redakti

  • Venceslas Kruta, Les Celtes : Histoire et dictionnaire, Éd. Robert Laffont, Paris, 2000, (ISBN 978-2221056905)