Volta Redonda [volta rhedonda] ("Ronda Reveno" portugallingve) (sude 22º 29' 00", okcidente 44º 05' 00") estas urbo kaj municipo en Rio-de-Ĵanejrio, Brazilo kie João Andrade dum pli ol 30 jaroj mastris okulkuracan entreprenon "Ótica Esperanto" kaj prizorgis lokan radio-programon pri la Esperanto-movado.

Volta Redonda
municipo de Brazilo • urbego

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 27290-000
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 261 584  (2022) [+]
Loĝdenso 1 437 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 22° 31′ S, 44° 6′ U (mapo)-22.52306-44.10417Koordinatoj: 22° 31′ S, 44° 6′ U (mapo) [+]
Alto 390 m [+]
Areo 182 km² (18 200 ha) [+]
Volta Redonda (Brazilo)
Volta Redonda (Brazilo)
DEC
Volta Redonda
Volta Redonda
Situo de Volta Redonda

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Volta Redonda [+]
vdr

La municipo havas 182,8 km² kaj ĉirkaŭ 240 mil loĝantojn.

En Volta Redonda estas la plej granda siderurgia uzino de Sudameriko, kiu estis konstruita tie, ĉar Volta Redonda estas je preskaŭ sama distanco de Rio-de-Ĵanejro kaj San-Paŭlo, la du plej grandaj urboj de Brazilo, kaj de feraj minoj.

Esperanto en Volta Redonda redakti

La Esperanto-movado en Volta Redonda komenciĝis en 1955, kiam la esperantisto inĝeniero Alberto Flores translokiĝis el Porto Alegre al Volta Redonda por labori ĉe CSN (“Companhia Siderúrgica Nacional”). Je la fino de 1955 alia esperantisto ankaŭ envenis en Volta Redonda. Li estis S-ro João Andrade, kiu translokiĝis el Ubá por malfermi butikon. Ili estis la Esperanto-pioniroj en Volta Redonda. Tuj ili decidis organizi elementan kurson de Esperanto ĉe spiritisma centro “Aprendizes da Verdade”. Enskribiĝis 61 lernantoj; estis invitita inĝeniero Alberto Flores por gvidi la kurson. Je la fino de la unua Esperanto-kurso la instruisto invitis siajn lernantojn fondi Esperanto-klubon. Tio okazis je la 15-a de decembro 1955.

Dum multaj jaroj S-ro João Andrade propagandis kaj informis pri Esperanto, ĉar li nomis sian okulvitran butikon «Ótica Esperanto» kaj tie granda afiŝo kun bela verda stelo vokis la atenton de la publiko pri nia lingvo. «Esperanto Bicicletas» estas la nomo de la biciklovendejo de S-ro José Galardino, unu el la lernantoj kiuj partoprenis en la unua E-kurso okazinta en Volta Redonda en la jaro 1955.

Je la 2-a de februaro 1956, vespere, en salono de spiritisma societo «Lernantoj de la Vero» kunvenis la sekvaj lernantoj: Dorvalino Domingos Otty, Sóstenes M. Costa, Rômulo Silva, Antônio José da Silva, Renato Bastos Dias, Jayme de Paula, Osvaldino Gamboa, José Geraldino, Lia da Silva Pezzana, Omar Silva, Dinorah Alves Barroso, Ecy da Silveira Ferreira kaj Aimone Daltri.

Kune kun la instruisto Alberto Flores ili pridiskutis kaj aprobis la statuton de VREK (Volta Redonda Esperanto-Klubo), voĉdonis kaj elektis la unuan estraron, kies membroj estis la jenaj: S-ro João Andrade -Prezidanto; S-ro Aimone Daltri - Vicprezidanto; F-ino Dinorah Alves Barroso - 1-a Sekretario; S-ro Rômulo Silva - 2-a Sekretario; S-ro Ecy da Silva Ferreira - Kasisto; F-ino Lia da Silva Pezzana - Bibliotekisto.

La klubo tuj aliĝis al Brazila Esperanto-Ligo; ĉirkaŭ 80 personoj aliĝis al VREK, kiu komencis disvastigi informojn pri la lingvo Esperanto kaj organizi novajn kursojn kaj kunsidojn.

Dum multaj monatoj inĝeniero Alberto Flores dissendis ĉiuĵaŭde, je la oka kaj duono vespere, tra la ondoj de ZYP 26Rádio Siderúrgica Nacional” 1.560 Kc (Kilocikloj) 15 minutojn de programo, en portugala lingvo, kun informoj kaj klarigoj pri Esperanto. Multfoje la VREK-anoj inĝenieroj Alberto Flores kaj Vicente Paulo Werneck estis intervjuitaj en radio-programoj de sendstacioj de Volta Redonda kaj de la Urbo Barra Mansa.

Laŭ peto de VREK-anoj, la urba konsilanto Leonel Dacol proponis kaj la urba konsilantaro aprobis je la 21-a de majo 1963, la Rezolucion n-ro 501, kiu donis al VREK la titolon de societo konsiderata de “Komunuma Publika Utileco”; tiun titolon la urbestro sankciis je la 24-a de julio 1963.

Je la 27-a de decembro de tiu sama jaro la urba konsilantaro de Volta Redonda, laŭ iniciato de la konsilanto Leonel Dacol, per decido n-ro 541, nomis «Praça Esperanto» al bela placo lokita en la centra parto de la urbo.

Organizita de “Lions Club” de Volta Redonda, la tiama prezidanto de VREK, inĝeniero Alberto Flores, prezentis tezon pri la valoro de la lernado de la Lingvo Internacia Esperanto, kiu estis aprobita kaj publikigita en la bulteno de «Lions». En 1961 ‘’Lions Club de Volta Redonda’’ kune kun VREK organizis praktikan kurson de Esperanto ĉe la Lernejo «Pandiá Calógeras», sub la gvido de inĝeniero Alberto Flores. Dek tri lernantoj alvenis al la fino de la kurso.

Ekde la 16-a de aprilo 1962, dum tri monatoj, dufoje semajne okazis vesperaj lecionoj de Esperanto en la lernejo «Instituto Batista-Americano de Volta Redonda’’ organizita de VREK sub la gvido de D-ro Maurício Monken Gomes; dudek lernantoj alvenis al la fino de la kurso.

Kelkaj jaroj poste D-ro Maurício kun la helpo de inĝeniero Herikson Barreiro organizis Esperanto-kurson ĉe «Instituto de Cultura Técnica» en la kvartalo ‘’Jardim Amélia I’’, en Volta Redonda.

Dum la jaroj 1977 ĝis 1979 inĝeniero Alberto Flores, profesoro pri Mineralogio, Geologio kaj Paleontologio ĉe Fakultato de Filozofio, Sciencoj kaj Beletro de Volta Redonda, sukcesis organizi kursojn kaj instruis Esperanton en tiu Fakultato. La intenco estis varbi la lernantojn de la Fakultato, precipe de kursoj pri lingvoj, por la lernado de Esperanto. Feliĉe unu lerninto, inĝeniero Vicente Paulo Werneck, fariĝis tre bona esperantisto kaj tre valora kunlaboranto de la E-movado en Volta Redonda de kies VREK-estraro li estis elektita prezidanto. La kurso okazis kun la morala apogo de Asocioj de Inĝenieroj de Volta Redonda. La rezultoj de tiuj kursoj estis tre kontentigaj do 70% da lernantoj alvenis ĝis la fino de la kursoj. En 1989 la instruanto estis inĝeniero Vicente P. Werneck.

En 1978 CSN (Nacia Siderurgia Kompanio) publikigis en Esperanto belan ilustritan libreton “Volta Redonda, la granda ŝtalproduktejo de Brazilo”, la traduko estis de la metalurgia inĝeniero Alberto Flores. Ĝi estis disdonita inter la kvarcent partoprenantoj de la Latina Amerika Kongreso de Esperanto okazinta de la 17-a ĝis la 22-a de Julio 1978 en Marília - SP kaj 1749 ekzempleroj inter la partoprenantoj de la 66-a Universala Kongreso de Esperanto okazinta en Braziljo, de la 25-a de Julio ĝis la 1-a de Aŭgusto 1981.

Aliaj kursoj okazis preskaŭ ĉiujare, la instruantoj estis la inĝenieroj Vicente P. Werneck kaj Sérgio Pereira Assunção, kun la apogo de la prezidanto de spiritisma societo, S-ano Vena Demarches Mascarenhas. Ankaŭ ĉi tie oni organizis diversajn kursojn gviditaj de inĝeniero Vicente Paulo Werneck.

En 1994 aperis la unua eldono de «Cartilha de Esperanto», verko de Alberto Flores kaj Vicente Paulo Werneck. Eldonis ĝin Spirita Eldona Societo F. V. Lorenz, en Rio de Janeiro.

Dum la dua duonjaro 1995, ĉe “Colégio Estadual Barão de Mauá”, Vicente P. Werneck instruis Esperanton al diversaj lernantoj de tiu lernejo.

Inĝeniero Vicente P. Werneck dum tri jaroj, 1998-2000, sukcesis organizi kursojn ĉe «SEPE - Sindicato Estadual de Profissionais de Ensino», kun la kunlaboro de S-ano José Mário Alcaire.

En spiritismaj centroj oni organizas, ĉiujare, elementan kaj daŭrigan kurson sub la gvido de inĝeniero Alberto Flores. La kursoj daŭras kvin monatojn kun lecionoj ĉiusemajne. En la malproksima kvartalo «Mangueira» inĝeniero Alberto Flores okazigis bazan kurson kies rezulto estis ne kontentiga kaj oni ne daŭrigis la instruadon.

En 1999 unu el la plej valoraj atingaĵoj de la Esperanto-movado en Volta Redonda estis la efektivigo de Esperanto-kurso en la Gerontologia Centro de Asocio de Emerituloj kaj Pensiuloj de Volta Redonda. La kurso estis gvidita de inĝeniero Alberto Flores kaj tre bone sukcesis.

Libroj por lernado de la lingvo, vortaroj kaj aliaj verkoj en Esperanto oni ĉiam povas trovi kaj aĉeti en du librovendejoj de Volta Redonda: Librovendejo de Sociedade Espírita Aprendizes da Verdadepiritisma Societo Lernantoj de la Vero kaj Librovendejo «Mundo dos Livros» .

La urbo Volta Redonda jam estis diversfoje loko por regionaj renkontiĝoj de la «Paraiba Valo» kaj ankaŭ ŝtata renkontiĝo de Rio de Janeiro.

La agado de la membroj de VREK ne estas limigita al la urbo Volta Redonda. Kelkaj anoj de VREK jam faris paroladojn pri Esperanto en Barra Mansa, Piraí, Barra do Piraí, Valença, Conservatória, Pinheiral, Caxambu, São Lourenço kaj Rio de Janeiro.

Spiritismaj Kunsidoj en Esperanto redakti

Antaŭ kelkaj jaroj la spiritistaj esperantistoj de Volta Redonda (Flores, Werneck, Maurício, Nicanor kaj aliaj) kunsidis ĉe Spiritisma centro «André Luís» por studi la verkojn La Libro de la Spiritoj kaj Kristana Agendo, en Esperanto. La kunsidoj estis tre fruktodonaj kaj interesaj, sed pro diversaj kialoj oni ĉesis tiun utilan studadon.

La Nuntempo redakti

Oni povas diri, ke ĉiu jaro, ekde kiam fondiĝis VREK, antaŭ 45 jaroj, ĉiam okazis almenaŭ unu Esperanto-kurso en Volta Redonda, kelkfoje 2, 3 eĉ 4 en la sama jaro.

VREK havas bone meblitan ĉambron pruntitan de Spiritisma centro André Luís. Por sukcesi tiun ĉambron multe laboris la samideanoj Nicanor Botelho Filho kaj D-ro Maurício Monken Gomes. Inĝenieroj Flores kaj Werneck zorgas pri Esperanto-instruado kun la valora helpo de la junulo Jimes Vasco Milanez.

Elstaraj Esperantistoj de Volta Redonda redakti

  • Inĝeniero Alberto Flores kies agado por Esperanto kunfandiĝas kun la Esperanto-movado en Volta Redonda. Li estas la pioniro en la disvastigado de Esperanto en tiu urbo kaj 45 jaroj poste daŭrigas aktive kiel verkanto, parolanto kaj delegito de BEL kaj UEA en la urbo kaj estrarano de VREK;
  • S-ro João Andrade, kiu venis el la urbo Ubá kaj restis fidela esperantisto kaj UEA/BEL fakdelegito pri optiko. Dum multaj jaroj ĝis sia morto li bone parolis la lingvon;
  • D-ro Maurício Monken Gomes, kuracisto kiu dum multaj jaroj laboris en Volta Redonda, organizis kursojn, igis prelegojn, verkis artikolojn kaj restis aktiva ĝis sia translokiĝo al Caraguatatuba, kie li daŭrigas sian efikan laboradon por Esperanto;
  • Inĝeniero Vicente Paulo Werneck, verkanto kaj bona instruanto de Esperanto. Tre laborema UEA/BEL Vicdelegito, jam partoprenis en diversaj E-renkontiĝoj de «Paraiba Valo» kaj dum la 37-a okazinta en «Caçapava - SP»;
  • Inĝeniero Sérgio Pereira Assunção, valora Esperanto-instruanto kaj UEA/BEL fakdelegito. Bedaŭrinde mortis en 1999. Li estis estrarano de VREK;
  • Inĝeniero Elcio Dias, aktiva esperantisto kaj bona disvastiganto de la esperanta idealo. Filozofo kaj tre klera samideano. Translokiĝis el Volta Redonda antaŭ kelkaj jaroj;
  • Inĝeniero Eurico João Laux, bone konis la lingvon Esperanto kaj estis fervora membro de VREK kaj de UEA/BEL. Translokiĝis el Volta Redonda al la urbo Vitória;
  • Inĝeniero Herikson Barreiro, radio-amatoristo, elektronika fakulo, helpis D-ron Maurício Monken Gomes organizi diversajn E-kurson;
  • Inĝeniero Léo Cláudio Stelling, lernis Esperanton en 1992 en Esperanto-kurso organizita de Alberto Flores. Fariĝis tre entuziasma esperantisto kaj verkis diversajn artikolojn pri Esperanto. Bedaŭrinde li mortis subite kaj tio estis granda perdo por E-movado en Volta Redonda;
  • S-ro Antônio de Souza Barbosa, tre afabla samideano, Fakdelegito pri industria kalkulado kaj spiritismo. Instruis Esperanton en diversaj spiritismaj societoj kaj estis estrarano de VREK;
  • S-ro Nicanor Botelho Filho, entuziasma esperantisto. Estis li kiu sukcesis la ĉambron ĉe SpiritismaDomo André Luís kie okazas la kunsidoj de VREK;
  • S-ro Jimes Vasco Milanez, klera junulo kiu bone scipovas Esperanton kaj kune kun sia fratino Molina Vasco Milanez, sindone, efike laboras por la disvastigo de Esperanto.

Eksteraj ligiloj redakti