Vortfiguro

lingva tekniko
(Alidirektita el Vortfiguroj)

Vortfigurotropo estas literatura rimedo (uzata ankaŭ en normala parolado), kiu konsistas en tio, ke oni diras ne ĝuste tion, kion oni celas, sed la leganto aŭ aŭskultanto povas senprobleme kompreni la intencitan sencon. En tiaj kazoj ĉiam ekzistas reala nocio (tio, pri kio oni vere parolas) kaj figura nocio (tio, pri kio oni vere ne parolas, sed kion oni mencias, celante specialan esprimnuancon). La rilato inter tiuj du nocioj diversigas la tropojn kaj gradigas ilin.

Vortofiguroj redakti

Unu el la plej konataj tipoj estas komparo, kiu konsistas en tio, ke oni aldonas al vorto aŭ esprimo alian, kun kiu oni ĝin komparas, ekzemple, “Viaj dentoj estas kiel perloj”. Facile oni povas vidi, ke ekzistas speciala rilato kaj simileco inter dentoj (pri kio oni parolas) kaj perloj (uzataj por reliefigi mencion de dentoj). Ankaŭ videblas, ke por tiu tipo de tropo nepras uzi vortojn kiel “kiel”, “kia”, “kvazaŭ”, “simila al” aŭ simile.

Plej konataj tipoj de vortfiguroj estas:

Noto redakti

Ne konfuzu la tri figurojn: parolfiguro, stilfiguro kaj vortfiguro; la unua koncernas la sonojn kaj voĉ-altecon, la dua koncernas analogion aŭ anstataŭon de vorto en frazo, dum la tria koncernas alian signifon de vorto.

Aliaj vortofiguroj redakti