Vorto de Saĝeco

sankodo ratifita de la mormonoj kiuj devas akcepti ĝin sen kontraŭo

La Vorto de Saĝeco estas termino uzata en la libro Doktrino kaj Interligoj, de la Eklezio de Jesuo Kristo de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj. Temas pri sankodo ratifita de la mormonoj kiuj devas akcepti ĝin sen kontraŭo kaj ĝi estas kondiĉo por la bapto kaj por la enirado en mormonaj temploj. Aliaj mormonaj grupoj povas havi diversajn interpretojn pri ĝi. Laŭ la fondinto de ĉi kristana eklezio, Joseph Smith, li ricevis ĝin el dia revelacio.