Vortoj de Kamarado E. Lanti

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La libro Vortoj de Kamarado E. Lanti [1] estas 191-paĝa kolekto de artikoloj de Eŭgeno Lanti aperintaj precipe en Sennaciulo, eldonita kun antaŭparolo de Lucien Banmer de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT), en 1931.

Vortoj de Kamarado E. Lanti
Vortoj de Kamarado E. Lanti
Vortoj de Kamarado E. Lanti
Aŭtoro Eŭgeno Lanti
Eldonjaro 1931
Urbo Parizo
Eldoninto SAT
Paĝoj 191
vdr

En 1979 aperis dua, neŝanĝita eldono ĉe La Juna Penso el Laroque Timbaut. Ankaŭ ĝi enhavas antaŭparolon de Lucien Bannier.

Enhavo redakti

Titoloj de la ĉapitroj: Mondlingvo, Organizado, Edukado, Sennaciismo, Pacismo, Priskriboj, Polemiko.

Recenzo redakti

 
 Ni volonte recenzus ĉi tiun interesan libron de E. Lanti, kun kiu konatiĝi kaj interparoli pri diversaj E.-aferoj mi havis la plezuron dum Antwerpen-a Kongreso 1928. Sed ,tio nur estas ebla, kiam ni ricevus duan ekzempleron. Lanti estas konata verkisto: „For la Neŭtralismon! ", „La Laborista Esperantisto (sic)“, „Kandid“, „Naciismo" (en E.), „Oú en est la question de la langue internationale?“, „La Langue Internationale" (en franca lingvo); en preparo: „Internaciismo" kaj „Sennaciismo“ kiel daŭrigoj de la verko „Naciismo“ kaj meritplena direktoro de „Sennaciulo". El la antaŭparolo de L. Banmer mi nur volas citi el recenzo de prof. Grosjean-Maupin pri „Naciismo“: „Lanti montras en ĉi tiu verko ne nur vere

sciencan, tre alte ŝatindan objektivemon, sed ankaŭ egan kaj maloftan klarecon ĉe la koncepto kaj komprenigo“ kaj jenan imitindan agadon: „La eldono de ĉi tiu volumo povis okazi dank’ al la helpo de 15 k-doj (sic) el 9 landoj, kiuj pruntedonis senprocente al SAT la necesan monon. Mi elektis ilin hazarde kaj interrilatis kun ili letere. Se mi pubiikigus alvokon en Sennaciulo, estas tute certe, ke multe pli granda nombro estus partopreninta la entreprenon. Al tiuj, kiujn mi senigis je tiu plezuro, mi petas senkulpigon“.

Mi Ciuokaze nur povas rekomendi la legadon de ĉi tiu verko de Lanti. 
— Steiner. Aŭstria Esperantisto n.76 (maj 1931)

  Tiu verko estas (tute aŭ parte) entenata en la rete alirebla Tekstaro de Esperanto.


Bildaro redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Historio de Esperanto, II, paĝo 734

Eksteraj ligiloj redakti