La fraza vortordo estas la aranĝo de la frazmembroj en frazo, t.e. ilia dismeto en linia ordo tempa (okaze de buŝa parolo) aŭ spaca (okaze de skribo). Tian ordigon neprigas la laŭvica karaktero de komunikado en la homlingvoj.

Tamen per ĉi tia linie ordigita vico oni kodas malsimplajn lingvajn strukturojn, inter aliaj (la plej evidente) la sintaksan arbon. Por analizi la sintaksan strukturon sufiĉas ekzameni la koncernan frazon. Malpli evidentas la komunika strukturo, kiu postulas analizon de la kunteksto aŭ de la komunika situacio.

La vortordoj rigida kaj libera redakti

Estas lingvoj (ekz‑e la angla), en kiuj la dispartigon de frazo en frazmembrojn indikas iliaj pozicioj:

Peter saw Paul. – Petro vidis Paŭlon.
Paul saw Peter. – Paŭlo vidis Petron.

Tian vortordon oni nomas rigida, sintaksapozicia; la lingvojn kun tia vortordo oni nomas rigidordaj lingvoj.

Aliaj lingvoj (ekz‑e Esperanto, Latino, rusa, pola, hungara) uzas fleksiojn por marki la frazmembrojn (kp la anglan demand kun la esperantaj demando, demandon, demandas, demandi). En multaj okazoj tio ebligas permuti la frazmembrojn sen ŝanĝi la semantikon de la frazo; tial oni ofte nomas tiajn lingvojn liberordaj lingvoj. Tio estas ne tute ĝusta, unue ĉar ne ĉiu permuto tamen sencas; kaj due, ĉar la eblon permuti frazpartojn tiuj lingvoj uzas por esprimi la pragmatikan ordon de la komunikaĵo (vd Tema-remaa dispozicio):

Petro vidis Paŭlon. (Kiun vidis Petro?)
Paŭlon vidis Petro. (Kiu vidis Paŭlon?)

Esceptoj redakti

Ankaŭ en la lingvoj rigidordaj iujn frazmembrojn oni povas movi en diversajn lokojn (ekz‑e la lokajn kaj tempajn adjektojn en la angla).

Aliflanke, en Esperanto la Ekzercaran frazon «La pafado daŭris tre longe» ne eblas rearanĝi en la leksikografia ordo «Daŭris la longe pafado tre».

Plue, la pozicio de multaj adverboj, prepozicioj kaj partikuloj estas ne tute libera, kaj ilia transmovo povas ŝanĝi la signifon de frazo, ekz‑e

Nur ŝi al ni tion diros (kaj neniu alia)
Ŝi nur al ni tion diros (kaj al neniu alia)
Ŝi al ni nur tion diros (kaj nenion alian)
Ŝi al ni tion nur diros (sed nenion kroman entreprenos pri tio)

Subjekto, verbo, objekto redakti

Vort-
ordo
Esperanta
ekvivalento
Proporcio
de lingvoj
Ekzemplaj
lingvoj
SOV "Mi vin amas." 45%
 
hindia, japana, latina
SVO "Mi amas vin." 42%
 
angla, ĉina, rusa
VSO "Amas mi vin." 9%
 
hebrea, irlanda, zapoteka
VOS "Amas vin mi." 3%
 
baure, fiĝia, malagasa
OVS "Vin amas mi." 1%
 
apalai, hixkaryana, tamila
OSV "Vin mi amas." 0% jamamadí, warao, xavante

Ofteco de lingvaj vortordoj enketita fare de Russell S. Tomlin.[1][2]

Por la rigidordaj lingvoj la aranĝo de la pozicioj de la ĉefaj frazmembroj estas esenca, kerna lingvotrajto. La parolantoj de tiaj lingvoj emas rigardi ĉiujn lingvojn el tiu vidpunkto, kaj apartigi 6 lingvajn tipojn, kiujn oni signas per triliteraj sigloj el la komencliteroj de la anglaj vortoj por subjekto (S), la verba parto de la predikato (V), kaj la objekto (O): SOV, SVO, VSO, VOS, OVS kaj OSV.

Konekse kun ĉi tiu ĉefa vortordo oni parolas pri neŭtrala frazaranĝo.

Por la lingvoj liberordaj tia aranĝo de la pozicioj ne estas trajto esenca, ĝi estas trajto statistika. Aktiva vivulo statistike pli ofte estas temo de komuniko ol la pasivaj objektoj, kaj tial ankaŭ en la liberordaj lingvoj la subjekto plej ofte trafas en la teman (do, la komencan) pozicion. Tial ankaŭ en tiaj lingvoj ni vidas la biason al SO- kaj SV-ordoj. Tamen generale la S-komencaj frazoj ne nepre estas «neŭtralaj», diversaj fraztipoj postulas siajn specifajn vortordojn. Ekz‑e por la «prezentaj» aŭ «enkondukaj» frazoj de la tipo

Sur la tero kuŝas ŝtono [FE §6]
Antaŭ la domo staras arbo [FE §8]
latine Erant in ea legione fortissimi viri, centuriones, ... Titus Pullo et Lucius Vorenus.[3]
(Estis en tiu legio du fortegaj viroj, centuriestroj, Tito Pullo kaj Lucio Voreno)

la neŭtrala vortordo estas VS. Nu, la enkondukaj frazoj estas malpli oftaj ol la rakontaj; tial la ordo VS estas malpli ofta ol SV; sed en siaspecaj frazoj ĝi estas la neŭtrala.

Tamen ankaŭ la liberordaj lingvoj havas similan trajton tipologian: la pozicion de la ligilo (kopulo), kiu ligas la temon kaj remaon. En Esperanto ĝi estas intera: Temo — Ligilo — Remao:

La fenestron (T) rompis (L) ŝia filo (R).

En Latino la verba ligilo ofte situas frazofine, kaj la remaa pozicio estas ĵus antaŭ tiu verbo:

latine omnem pecūniam Rōmam mīsit.[4]
(La tutan monon li sendis al Romo)

(Kion la generalo faris pri la mono rabita en la venkoprenita urbo?)

Remaigiloj en la rigidordaj lingvoj redakti

Ankaŭ en la lingvoj rigidordaj kohereco de teksto postulas, ke frazo komenciĝu per membroj ligantaj ĝin kun la antaŭa kunteksto; t.e. ke la pragmatika vortordo estu respektata. Tamen en la lingvoj rigidordaj la vortordo jam estas okupita per la funkcio sintaksa; en (ekz‑e) SVO-lingvo la du funkcioj, la sintaksa kaj la pragmatika, akordas se la temo estas la subjekto; ili kolizias, se la subjekto estas (parto de) la remao. Ekz‑e

… Kutime la subjekto estas tema kaj portas konatan informon. Sed kiam la subjekto estas nedifinita substantiva frazparto, ĝi enkondukas novan informon. Tial la frazoj kia “A book is in the cupboard” (laŭvorte, Libro estas en la ŝranko) iel ĝenas, kaj por eviti la ĝenon oni antaŭmetas there, lokante la substantivan grupon en neteman pozicion: There is a book in the cupboard”.[5]


Tiel la simpla esperanta frazo

Sur la tero kuŝas ŝtono  [FE §6]

iĝas

angle There is a stone on the ground;
france Il y a une pierre par terre;
germane Es gibt einen Stein auf dem Boden.;

Alia remaigilo estas la pasivo; por esprimi la sencon de la esperanta

La fenestron rompis ŝia filo

(responda al «Kiu rompis la fenestron?»), oni dirus

angle The window was broken by her son
(La fenestro estis rompita de ŝia filo)

aŭ eble per fendita frazo:

france C’est son fils qui a cassé la fenêtre
(Estas ŝia filo kiu rompis la fenestron)

aŭ eble per ekstermeto de la temo kaj anafora pronomo:

france La fenêtre, son fils l’a cassé
(La fenestro, ŝia filo ĝin rompis)

Pozicio de adjektivoj redakti

La gramatika akordo inter determinato kaj epiteto pligrandigas la liberecon de la vortordo, ekz‑e

Ne al glavo sangon soifanta
Ĝi la homan tiras familion:
Al la mond’ eterne militanta
Ĝi promesas sanktan harmonion.
magnam enim secum pecuniam portabat (Nepos, Hannibal, 9.2)
(grandan ĉar kun si monsumon li portis)

Alia trajto tipologia estas la pozicio de la epiteto antaŭ aŭ post la membro determinata. Se la lingvo ebligas ambaŭ poziciojn (kiel en la lingvoj franca, pola, Esperanto), tiam ili povas porti stilajn nuancojn. Ilia signifo varias, sed ofte oni preferas antaŭmeti epiteton mallongan kajaŭ okazan, kaj postmeti epiteton longan kajaŭ esencan, ekz‑e[6]

nova lingvo internacia;
granda festo katolika.

Esperanto redakti

Vidu Vortordo en Esperanto

Latino redakti

Vidu Vortordo en Latino

Referencoj redakti

  1. Introducing English Linguistics International Student Edition by Charles F. Meyer en
  2. Russell Tomlin, "Basic Word Order: Functional Principles", Croom Helm, London, 1986, page 22 en
  3. Cæsar, De bello Gallico V.44.
  4. Tito Livio, 26.40.13.
  5. R. Quirk et al. A University Grammar of English. Longman, 1976. §14.19.
  6. PAG, §272, Rim. III.