En la Enciklopedio de Esperanto de 1934 publikiĝis ampleksa kalkulo pri la Vortstatistiko de la literatura lingvaĵo de Esperanto.

Ofteco de afiksoj kaj prefiksoj redakti

Ofteco de afiksoj kaj prefiksoj uzataj prepozicioj en la „Originala Verkaro“ de Zamenhofo, en la „Historio de Esperanto“ de Privat (P) kaj en „Hura!“ de Baghy (B).

		Z	%	P	%	B	%
ad 		2347	9.325	335	6.033	705	4.998
it 		2089	8.316	402	7.239	866	6.140
mal 		2072	8.254	264	4.754	983	6.969
ant 		1986	7.920	360	6.483	938	6.650
ig 		1603	6.395	392	7.059	871	6.175
iĝ 		1479	5.899	425	7.653	1170	8.295
ist 		1255	5.006	402	7.239	416 	2.949
ec 		1015	4.048	220	3.962	555	3.934
el 		971	3.873	81	1.458	141	1.000
ar 		934	3.725	241	4.340	230	1.631
at 		745	2.971	100	1.800	264	1.872
sen		666	2.656	56	1.008	328	2.325
inter 		643	2.564	218	3.926	68	0.482
eg 		553	2.205	33	0.594	201	1.425
ebl 		547	2.181	112	2.017	266	1.886
al 		526	2.098	96	1.728	179	1.269
ne 		441	1.759	78	1.404	259	1.836
er   		419	1.671	69	1.242	173	1.226
aĵ 		366	1.459	120	2.161	374	2.651
re 		342	1.364	63	1.134	371	2.630
int 		322	1.284	112	2.017	348	2.467
an 		269	1.073	97	1.746	193	1.368
ul 		235	0.937	88	1.584	376	2.665
et 		233	0.929	17	0.306	409	2.899
um 		219	0.873	12	0.216	134	0.940
dis 		208	0.829	105	1.898	44	0.312
ant 		2114	0.814	8	0.145	48	0.340
ind 		200	0.797	41	0.738	144	1.021
ism 		189	0.754	43	0.774	37	0.262
uj 		173	0.690	43	0.774	38	0.269
sub 		165	0.658	52	0.936	79	0.560
trans 		161	0.642	13	0.234	109	0.773
pri 		153	0.610	22	0.396	176	1.248
kun		153	0.610	147	2.647	32	0.227
antaŭ		144	0.574	56	1.008	50	0.354
ek 		117	0.466	32	0.571	364	2.381
in 		96	0.382	41	0.738	1059	7.505
ej 		82	0.327	133	2.395	155	1.099
kontraŭ  	80	0.319	25	0.450	32	0.227
de 		64	0.255	36	0.648	37	0.262
il 		62	0.247	46	0.828	117	0.829
tra 		60	0.239	8	0.144	22	0.155
ol 		58	0.231	19	0.180	12	0.085
em		17	0.187	68 	1.224	161	1,141
ĝis		43	0.171 	7 	0.126	18 	0.127
ekster		43	0.771  	6	0.824	37	0.262
super		36	0.144 	9 	0.162	27	0.191
ge		31	0.124. 	17	0.306	88	0.624
on		27	0.108 	8 	0.144	48	0.340
anstataŭ	24	0.095	4	0.072	11	0.078
sur		24	0.095 	4 	0.072	23	0.163
post		20	0.080 	72 	1.296	61	0.432
obl		14	0.057 	7 	0.126	10	0.071
pri		12	0.048 	1 	0.018	11	0.078
taŭ		11	0.043 	18 	0.324	39	0.276
ĉirkaŭ		11	0.043 	6 	0.108	26	0.184
per		6	0.024 	2 	0.036	29	0.205
ĉe		5	0.020 	9 	0.162	23	0.163
id		4	0.016	3	0.054	33	0.234
eks		2	0.008 	6 	0.108	8	0.567
er		2	0.008 	1 	0.018	10	0.071
preter		1	0.004 	4 	0.072	11	0.078
io		1	0.004 	1 	0.018	0	-
malgraŭ		1	0.004	0	-	0	-
bo		1	0.004 	1 	0.018	32	0.227
ĉj		1	0.004 	- 	-	-	-
nj		1	0.004 	- 	-	-	-
op		1	0.004 	0 	-	4	0.028
aĉ		0	-  	3 	0.054	13	0.092
por		0	-  	2 	0.036	3	0.021

Ofteco de la korelativoj redakti

Ofteco de la korelativoj en la „Originala Verkaro“ de Zamenhofo kaj en la „Hura!“ de Baghy (B). Laŭ la zamenhofa ofteca ordo.

		Z	%	B	%
kiu		2598	17.016	547	11.804
ĉiu		2167	14.194	132	2.848
tiu		1967	12.883	906	19.551
tio		948	6.209	483	10.422
kial		830	5,436	104	2.244
ia 		652	4.270	44	0.949
tiam		620	4.061	120	2.589
kiam		469	3.072	182	3.927
tia		465	3.045	151	3,258
tiel		437	2.862	257	5.366
tial		436	2.856	13	0.281
kio		414	2.711	309	6.668
ĉiam		373	2.443	76	1.640
ĉio 		339	2.220	126	2.719
iom		310	2.030	183	3.949
kia  		216	1.415	46	0.993
nenia 		214	1.378	14	0.302
nenio		196	1.284	71	1.532
neniam		191	1.251	84	1.813
neniu		190	1.244	46	0.993
ĉia 		184	1,205	4	0.086
io		154 	1.008	83	1.791
iu 		150	0,983	113	2.437
tie		133 	0.871	140	3.021
iam		117	0.766	36	0.777
kiom		96	0.629	29	0.626
tiom 		88	0.576	41	0.885
kies		73 	0.478	45	0.971
kie 		71	0.465	102	2.201
kial 		58 	0.380	104	2.244
ĉie 		26	0.170	1	0.021
neniel		25	0.0164	17	0.367
nenie		16	0.105	0	-
neniom		13	0,085	1	0.021
nenies		6	0.039	0	-
ies		5	0.033	0	-
ial		4	0.027	0	-
ie  		4  	0.027	7	0.151
iel		3	0.020	2	0.043
nenial		1	0.007	0	-
ĉiom		0	-	0	-
ties		0	-	15	0.324
ĉiel		0	-	0	-
ĉial		0	-	0	-
ĉies		0	-	0	-

Ofteco de prepozicioj redakti

Ofteco de prepozicioj en la Originala Verkaro de Zamenhofo (Z), Ĉirkaŭ la mondon de Scherer (Sch), Viktimoj de Baghy (B), Mister Tot de Forge (MT), Eŭropo ĉe la abismo de Nitti-Kreuz (E), Vortoj de Lanti (L), La Devo de Naville (D), Legu kaj parolu! de Šupichová (S), Jarmiloj pasas de Haefker (H), Historio de Esperanto de Privat (P), Vojo returne de Remarque (R)

		Z	% 	Sch	%	B	%	MT	%     	E	%
de		7554	28.170	1354	29380	753	17.990	965	22.195 	3190	34.866
en		4139	15.440	 -	-	686	16.390	918	21.114 	1909	20.865
al		3927	14.640	 -	-	712	17.020	440	10.120 	748	8.176
por		2546	9.500	372	8.070	234	5.590	137	3.151 	407 	4.448
pri 		1172	4.370	147	3.050	175	4180	130	2.990 	453 	4.951
kun		1007	3.750	406	8.810	279	6.660	263	6.049 	183 	1.900
per		908	3.388	202	4.380	147	3.510	174	4.002 	391 	3.727
el		820	2.960	222	4.810	193	4.610	152	3.496 	141 	1.541
da		693	2.580	303	6.570	73	1.740	65	1.495 	213 	2.328
laŭ		450	1.680	52	1.030	9	0.210	15	0.345 	117 	1.278
post		362	1.340	128	2.780	50	1.200	74	1.702 	224 	2.446
sur		346	1.280	3t8	6.900	229	5.470	185	4.251 	113 	1.235
antaŭ		369	1.152	78	1.690	101	2.410	114	2.622 	122 	1.333
inter		308	1.148	67	1.450	29	0.690	29	0.667 	88 	0.963
ĝis		285	1.063	60	1.300	36	0.860	31	0.713 	93 	1.016
pro		281	1.048	102	2.210	91	2.150	90	2.070 	144 	1.573
sen		266	0.992	37	0.800	18	0.420	15	0.345 	48 	0.529
kontraŭ 	258	0,962	14	0.300	27   	0.630	33 	0.759	104	1.136
je		186	0.693	76	1.650	50	1.200	69	1.587 	191 	2.088
sub		170	0.639	45	0.980	35	0.840	38	0.874 	63 	0.688
ĉe		167	0.623	135	2.930	92	2.150	66	1.518 	20 	0.219
anstataŭ	135	0.503	4	0.080	4	0.090	2 	0.046	13   	 0.142
dum		123	0.458	175	3.800	59	1.415	79	1.817 	137 	1.497
malgraŭ		99	0.369	0	-	1	0.024	6 	0.138	21	0.229
krom		66	0.246	13	0.280	4	0.096	1	0.023 	26 	0.284
po		53	0.198	9	0.190	1	0.024	2	0.046 	9 	0.098
ekster		48	0.179	1	0.02 1	3	0.072	0	- 	0 	-
super		46	0.171	20	0.930	11	0.263	47	1.081 	10 	0.109
ĉirkaŭ		31	0.115	34	0.740	11	0.263	19	0.437 	7 	0.077
tra		14	0.052	167	3.620	36	0.860	113	2.599 	8 	0.087
apud		8	0.030	22	0.480	20	0.478	34	0.782 	2 	0.022
trans		2	0.007	26	0.568	3	0.072	5	0.115 	3 	0.033
malantaŭ	1	0.004	4	0.080	7	0.167	11 	0.253	0	-
preter		0	-	5	0.110	4	0.096	5	0.115 	0	-
depost		0	-	0	-	0	-	14	0.322 	1 	0.011


		L	%	D	%	S	%	H	%	P	%	VR	%
de		964	24.389 	922	40.742	1058	25.815	5435	36.576	2.014	33.231 	732	14.705
en		595	15.053 	316	13.967	710	17.324 	2362	15.896	1366	21.539 	726 	14.585
al		166	11.789 	314	13.878	458	11.175 	1175	7.907	514	8.481 	573	11.511
por		441	11.157	132	5.834	255	6.222	719 	4.166	410	6.765	288	5.786
pri 		332	8.400	112	4.950	127	3.098	260 	1.750	402	6.633	165	3.314
kun		97	2.464	31	1.372	135	3.294	383 	2.577	131	2.161	328	6.590
per		169	4.275	95	4.200	197	4.806	885 	5.955	220	3.630	187	4.356
el		165	4.174	77	3.403	163	3.977	562 	3.782	167	2.755	239	4.802
da		87	2.211	22	0.972	89	2.171	136 	0.914	65	1.073	171	3.435
laŭ		39	0.986	22	0.972	26	0.634	125 	0.841	75	1.237	25	0.502
post		32	0.869	19	0.840	55	1.342	309 	2.080	96	1.584	139	2.792
sur		80	2.024	20	0.884	203	4.953	239 	1.608	35	0.578	212	4.258
antaŭ		41	1.037	4	0.177	37	0.903	100 	0.673	43	0.710	139	2.792
inter		67	1.705	16	0.707	32	0.781	221 	1.487	75	1.237	52	1.044
ĝis		17	0.441	6	0.265	35	0.854	257 	1.729	28	0.462	76	1.527
pro		80	2.024	41	1.812	72	1.756	165 	1.110	49	0.808	93	1.868
sen		29	0.734	1	0.044	17	0.414	45 	0.303	16	0.264	33	0.663
kontraŭ 	31	0.784	7	0.309	19	0.463	294 	1.978	21	0.347	45	0.904
je		63	1.593	40	1.768	54	1.317	300 	2.019	64	1.056	108	2.168
sub		19	0.481	17	0.751	42	1.125	227 	1.527	25	0.412	57	1.145
ĉe		86	2.176	22	0.972	52	1.268	139 	0.935	58	0.957	170	3.415
anstataŭ	5	0.126	1	0.044	3	0.073	12 	0,087	7	0.116	2	0.040
dum		57	1.452	6	0.265	78	1.903	159 	1.069	75	1.237	99	1.988
malgraŭ		6	0.152	1	0.044	5	0.122	8 	0.054	6	0.099	21	0.422
krom		2	0.051	2	0.088	6	0.146	47 	0.316	18	0.297	10	0.200
po		0	-	0	-	2	0.048	0 	-	4	0.066	7	0.141
ekster		0	-	4	0.177	2	0.048	2 	0.013	4	0.066	2	0.090
super		9	0.228	5	0.221	17	0.415	78 	0.525	5	0.083	52	1.045
ĉirkaŭ		1	0.025	1	0.044	9	0.219	54 	0.363	7	0.116	39	0.783
tra		9	0.228	3	0.1	22	0.536	68 	0.458	19	0.314	61	1.225
apud		1	0.025	1	0.044	18	0.438	25 	0.168	8	0.132	66	1.321
trans		2	0.051	1	0.044	10	0.244	46 	0.310	5	0.083	34	0.633
malantaŭ	0	-	0	-	1	0.024	16 	0.107	0	-	21	0.422
preter		0	-	0	-	1	0.024	1 	0.007	1	0.016	4	0.080
depost		4	0.101	0	-	1	0.024	0 	-	23	0.380	0	- 

Resuma ĉapitro en la Enciklopedio de Esperanto konkludas:

 
 Kiel en la naciaj lingvoj, ankaŭ en Esperanto, iom post iom maloftiĝas certaj vortoj kaj formoj kaj ilian lokon okupas aliaj. Se oni atente observas la supran statistikon, oni povas konstati interesajn faktojn ĉi-rilatajn. Ekde la lingvaĵo de Zamenhofo longa estas la vojo ĝis la moderna „Viktimoj“, eĉ pli longa ĝis la „Vortoj de kamarado Lanti“. Kaj eĉ el tiaj malgravaj vortetoj, kiaj estas la tabel-vortoj, afiksoj aŭ prepozicioj, oni povas konstati ne nur la evoluon de la lingvo, sed oni povas fari konkludojn ankaŭ pri la nivelo, temorondo, ideologio de la verkisto.

Ĉe la korelativoj ni povas konstati unuavice la grandan malpliiĝon de la vorteto ia (ĉe Zamenhofo: 4.2%, ĉe Baghy 0.9%); tio montras, ke la lingvo pli kaj pli liberigas sin de la naci-kutima surogato de la nedifina artikolo. Maloftiĝas tial kaj kial; anstataŭ ili plioftiĝas pro tio kaj pro kio; ties kaŭzo estas certe la pli drasta esprimpovo de la lastaj.

Ĉe la afiksoj oni povas konstati la malpliiĝon de la sufikso MAL (ĉe Zamenhofo 8.2%, ĉe Baghy 6.9%, ĉe Privat 4.7%.). Tio montras, ke la „mal-malamikoj“ rajte povas aludi al lingva tendenco. La venkon de la principo „sufiĉo kaj neceso“ pruvas la maloftiĝo de la sufikso ECO kaj precipe de ADO (ĉe Zamenhofo 9.3, ĉe Baghy 5%). Tre interese estas, ke plioftiĝas la uzo de la prefikse aplikataj prepozicioj (ekz. postrigardi anstataŭ rigardi post); tio do estas evidenta tendenco en la lingvo.

Inter la prepozicioj precipe okulfrapa estas la malpliiĝo de la prepozicio MALGRAŬ. Tio ne estas ĝojinda, ĉar SPITE DE, uzata anstataŭ ĝi, havas nuancdiferencon, kies perdiĝo estus malriĉiĝo por la lingvo. Tie ĉi do la statistiko avertas nin, ke ni gardu la lingvon kontraŭ tia perdo.

Kvankam ne apartenas al la temo de lingvo-evoluo, tamen estas interesa ankaŭ la konkludo, kiun la supraj statistikoj ebligas pri la temosfero, ideologio, stilo de la verkistoj. Ekzemple, ĉe la verkistoj batalantaj por ideo videble plioftas la prepozicio POR kaj la multaj aludoj kaj paraleligoj plioftigas la prepozicion PRI, dum ĉe la simple priskribaj verkoj ili maloftas (POR: ĉe Lanti 11.1%; ĉe Scherer 8% ; PRI ĉe Lanti 8.4%; ĉe Scherer 3%). Ni povas konstati, ke ĉe multaj verkistoj tiu aŭ alia prepozicio preskaŭ tute mankas, dum ĉe la edukfaka Šupichová ĉiu estas trovebla bonproporcie.

Estas bedaŭrinde, ke la supra statistiko de Fenton Stancliff ne enhavas sufiks-ciferojn pri pli multaj verkistoj; tre okulfrapa estus la granda ofteco de la sufikso EGA en la verkoj de Forge kaj Scherer.

Ankoraŭ multajn konkludojn oni povas ellegi el la supraj tabeloj, sed tio ja ne estas farebla inter la kadroj de Enciklopedia artikolo. Ni volis montri nur la vojon. La legantoj havas la gvidfadenon, laŭ kiu oni povas profundiĝi en la multedirajn rubrikojn, kiuj unuavide eble por multaj ŝajnis nur sensignifa ciferamaso.