Votuporanga Universitata Centro

Votuporanga Universitata Centro (portugale Centro Universitário de Votuporanga), mallongigo UNIFEV, estas brazila supera eduka institucio kontrolata de Votuporanga Eduka Fondaĵo.

Votuporanga Universitata Centro
universitatoaltlernejo • privata lernejo • privata neprofitcela lernejo
Situo
Geografia situo 20° 24′ 56″ S, 49° 58′ 28″ U (mapo)-20.4155245-49.9743605Koordinatoj: 20° 24′ 56″ S, 49° 58′ 28″ U (mapo)
lando Brazilo
retejo [[1] Oficiala retejo]
Votuporanga Universitata Centro (Brazilo)
Votuporanga Universitata Centro (Brazilo)
DEC
Votuporanga Universitata Centro
Votuporanga Universitata Centro
Map
Votuporanga Universitata Centro
vdr

UNIFEV havas du kampusojn, tiu situanta en la urbocentro de Votuporango (brazila subŝtato San-Paŭlo), kaj tiu alia en la nordo de la urbo. Krome la universitata centro havas la elsendejojn UNIFEV-radion kaj UNIFEV-Televidon.

Historio redakti

UNIFEV komenciĝis la 30-an de aprilo 1966, kiam Urba Leĝo n-ro 751 kreis sian sponsoron, la Eduka Fondaĵo de Votuporango (mallongigo FEV), senprofita komunuma institucio[1].

Komence establita kiel publika aŭtarkio, sub la nomo de Fakultato de Sciencoj kaj Literoj de Votuporango (mallongigo FACLE), FEV ofertis nur tri bakalaŭrajn kursojn, per sia fakultato: Scienco, Beletroj kaj Pedagogio.

Tri jaroj poste, FEV ĉesis aparteni al la urba registaro kaj fariĝis neprofitcela fondaĵo laŭ privata juro. En 1973, la ŝanĝo alportis du novajn kursojn al la institucio: Kontado kaj Administrado, kiam ankaŭ estis fondita la Fakultato pri Kontadaj kaj Administraj Sciencoj de Votuporango (mallongigo FACICA).

FACLE kaj FACICA vivis kune ĝis 1991, kiam ambaŭ estigis la Integritajn Fakultatojn de Votuporango (mallongigo FIV), kaj fronte al la pliiĝo de la oferto de Supera Edukado en multnombraj sciaj kampoj, en 1997, FIV transformiĝis al UNIFEV.

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti