La vulkana cindro estas komuna nomo de ŝtoneroj, elŝprucitaj el vulkana kratero kaj kiuj estas malpli grandaj ol ĉ. 2 mm. Dum la erupcio, super la vulkano formiĝas erupcia kolono el cindro, gasoj kaj vaporoj. Okaze de kuncementiĝo, estiĝas tufo.

Vulkana cindro

La vulkana cindro - male al cindro de la simpla brulado, kiu estas mola kaj malpeza - estas dura kaj peza. Ĝi ne solviĝas en la akvo kaj bone kondukas la elektrecon en akva stato.

La plej detrua formo de la vulkana cindro estas la piroklasta fluo, kiu estiĝas post kolapso de la erupcia kolono. Ĝi estas lavino el varmega cindro, gasoj kaj aliaj ŝtonaĵoj.

La vulkana cindro estas danĝera okaze de enspirado, ĉar povas koaguli en la pulmo. Pro ties kruda surfaco, ĝi iritas kaj és gratas surfacon de la okuloj.

La vulkana cindro estas ankaŭ granda danĝero por aviadiloj, ĉar la etaj grajneroj povas ĝeni funkciadon de la motoroj.

Vidu ankaŭ redakti